La
drako-shipo mallargha, longa kaj rand-polurita havas alian nomon "kobitida
shipo". Ghi povas rapidege movighi per plena forto de du vicoj
da remistoj. Antaue oni vidis ankau shipegon, kiu estis ligita kun
du drako-shipoj. En la shipego estis geaktoroj ludontaj en vilagho.
Proksime al la vilagho komencighis drako-ludo. Drako ludata de junuloj
spiralis maldekstren, dekstren, malsupren kaj supren. Tamburo, gongo
kaj klariono kune ludis, kio montris fierecon de Shaoxing-anoj. Kompreneble
konkurso inter drako-shipoj prezentis pli grandan spektaklon.
En
rivereto klara kaj malprofunda vilaghanoj uzas bambuan floson kiel
trafikilon. En la mezo de la bambua floso staras tableto kaj kelkaj
seghoj el bambuo, sur kiuj sidas homoj trinkante teon infuzitan
per akvo de la rivereto. Estas granda ghuo rigardi surshipe la montaron,
trinkante teon kaj auskultante murmuron de la rivereto.
En
Shaoxing oni povas vidi longan shipon kun kajuto nigre shirmita.
La remilon en la manoj oni uzas kiel direktilon kaj premas longan
remilon per du piedoj, por movi la shipon antauen. Se oni volas
rapidigi la veturadon, li samtempe movas la remilon en la manoj
kaj longan remilon sub la piedoj por akceli la shipon, kaj ambauborde
la rigardantoj aplaudas pro lia klopodo. En la 5-a de aprilo pro
ekskurso kaj tombo-vizito tiaj shipoj tre okupighas kaj ili kelkope
veturas. Atinginte la cellokon, la chefboatisto ankras la shipon
kaj ektrinkas kun almanghajho.
En
Shaoxing estas ankau boato kun kvar remiloj che la pobo kaj unu
remilo che la pruo. Ghi kun bambua shirmilo kontrau pluvo kaj sunlumo
povas enteni dekkelkajn pasagherojn. Che la enirejo de la vilagho,
la chefboatisto anoncas sian alvenon per krioj au gongado. Char
la boato veturas tre rapide, oni nomas ghin rapidboato.
La
pramo de Shaoxing havas specialecon. Ghi estas kvadrata kaj ambauflanke
ligita per shnuregoj al la bordoj. Per tiro de la shnuregoj oni
movas la pramon tien kaj reen.
En
Shaoxing oni povas vidi ankau fishshipon, sur kiu estas kormoranoj.
Atinginte la cellokon, fishistoj per longa bambukano frapas la akvon
kaj la kormoranoj saltas en la akvon. La fishistoj remas kun krio
al la kormoranoj, kiuj bushe kaptas fishojn kaj metas ilin al la
shipo. La shipoj ofte kunagadas, kvazau en konkurso.
Nun
en Shaoxing estas granda shipo bele pentrita interne, kaj ekstere
aspektanta kiel tiu kun kajuto nigre shirmita, en kiu oni povas
trinki kaj kanti. En la shipo oni pretigis lignan stangon por plezurigi
la pasagherojn per shippushado. La nupta prezentado estas plej bela
spektaklo en la shipo.
En
Shaoxing rokajhoj, shtonaj pontoj kaj shipoj kun kajuto nigre shirmita
formis kompletan sur akvan kulturon. La aspekto kaj moroj de Shaoxing
estas plene manifestitaj en la shipoj.
|