Xisha-
kaj Nansha-insularoj de Chinio estas abundaj je koraloj. En helaj
tagoj oni povas klare vidi la charman pejzaghon de koraloj en la
fundo de malprofunda maro.
La
belegaj roz-koraloj, peoni-koraloj, pav-koraloj kaj cervokornaj
koraloj kune kun la papili-fishoj, anghel-fishoj kaj rokfishoj libere
naghantaj inter ili kaj ankau kun holoturioj, ekinoj, tigrohautaj
moluskoj, feniksovostaj bukcenoj kaj aliaj formis belan, fabelan
mondon.
 La
rifo-kreaj koraluloj, honorataj kiel maraj arkitektoj, estas malgrandaj
celomuloj, kiuj vivas funde de tropikaj kaj subtropikaj maroj. Ili,
chiu en grandeco de nur pingla truo, vivas milope kaj dekmilope
en marfundo 5-7 m. ghis la akvosurfaco kaj senchese sekrecias kalkecan
substancon, kiu, akumulighinte tagojn, monatojn kaj jarojn, formas
finfine diversformajn buntajn koralojn, multoble grandajn kaj pezajn
ol la koraluloj mem.
 En
la maroj che Xisha- kaj Nansha-insularoj estas solidaj marfundaj
bazoj kun konvenaj temperaturo, saleco, lumo kaj abundo da oksigeno,
ideala akva travidebleco, tial la lokoj estas idealaj por koraluloj.
Chinaj maraj ekologoj nomas la koralrifojn che Nansha- kaj Xisha-insularoj
marfunda arbaro.
|