Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Torcha Festo de ji-oj

de SHEN XIAONING

    82 kilometrojn oriente de Kunming de Yunnan-provinco, Chinio, situas la Shilin-a Ji-nacia Autonoma gubernio. Tie Ji-nacio havas 27 branchojn. En la 24-a de junio lau la luna kalendaro estas tradicia festo de ji-oj - Torcha Festo. Tiutage oni amasighas en Shilin, por viziti foiron, renkontighi kun amat(in)oj, rigardi bovbatalon, bruligi artfajrajhon kaj kolektive danci.

    Sub la ombro de arboj trovighas diversaj famaj lunchejoj. Lacaj homoj tie gustumas frandajhon kaj preparas sekvantajn programerojn.

    Sur la herbaro homoj el diversaj lokoj formas du danc-grupojn, viran kaj virinan. Akompanate de grandaj trikordoj de viroj, virinoj lau ritmo de muziko ekdancas faman placan dancon Axitiaoyue.

    La Torcha Festo altiras ji-ojn de diversaj lokoj. Tiam gejunuloj serchas fraulon au fraulinon shatatan. Fraulinojn el Ji-familioj oni nomas "fraulinoj kun kornoj sur la kapo", char sur ilia kaptuko, che la tempioj, estas po unu malmola triangula garnajho. Tio montras fraulinecon de la knabino, kiun fraulo povas amindumi.

    Se fraulino kun kornoj plachas al fraulo, la fraulo deprenas la buntan zonon de la fraulino. Tiu moro devenis de antikva rabedzigho de Ji-nacio. Se la fraulo plachas al la fraulino, ili daurigas rendevuon; se ne, la zono restas che la fraulo kiel donaco de la knabino kaj shi preparas por si alian.

    Posttagmeze komencighas "konkurso" de modaj vestoj, akompanate de kompozicio sur la placo. Fraulinoj de la 27 branchoj de Ji-nacio portas siajn apartajn vestojn por esti elektita kiel la plej bela.

    Ali-nacianoj ne povas kompreni, kial ili de sama Ji-nacio vestas sin tiel diverse: virina vesto kun bunta brodita florajho en la fronta parto, manumo kaj krurumo ornamita per pasamento, longa jupo malpeze flirtanta, strikte zonita pantalono, vira vesto au fela jaketo braveca, kaj longa mantelo pendanta ghispiede. Ili havas ne nur kaptukon en ronda formo, sed ankau tiun kun floroj, globetoj au buntaj rubandoj.

    La suno estas subiranta, sed oni daurigas la amuzajhojn. Fakte la Torcha Festo jhus komencighas.

    Nokto vualas, oni amasighas denove sur la placo. Norde de la placo trovighas memor-tabulo de fajrdio kun alteco de 5 metroj, sur kiu estas gravuritaj vortoj de Ji-nacio kaj chirkau kiu disportighas delikata aromo de pino.

    En la kvar anguloj de la placo subite eklumas lampoj kaj komencighas soleno de ji-oj por kulti la fajrdion. Unue kelkcent fraulinoj kun blua vesto kaj nigra antautuko formas kvadratan formacion. Tenante lignan tamburon duone nigran kaj duone blankan en la maldekstra mano kaj frapante ghin per bastono en la dekstra mano, ili iras centren de la placo. Akompanate de muziko, ili au saltas, au kauras, au krias. Tio signifas ilian suferon kaj batalon antau ol ili kapablas uzi fajron.

    Subite la fraulinoj genuighas kun vizagho al oriento kaj tamburado pauzas. Grupo de viroj kun nigraj kaptuko kaj mantelo iras al la placo. Antaue 4 fortuloj kune portas dikan bambuan stangon, sur kies pinto staras shamano, kiu sin vestas per robo, kun tauzita hararo. Li balancas la kapon kaj svingas la brakojn. Ambauflanke de li staras po 3 frauloj, kiuj alte tenas maskon kun terura vizagho. Eble ghi estas la aspekto de la fajrdio.

    Kun svarmantoj la shamano venas al la memor-tabulo kaj karesas ghin parolante Ji-lingve preghan vorton, por peti favoron de la fajrdio. Tiam la shamano svingas la manon kaj sur la pinto de la fajrdia tabulo levighas flamo, kiu bruligas la tutan tabulon. Demetinte la mantelon, la frauloj ghojkrias kaj ekkuras sur la placo.

    Tiam la torcho en la mano de virinoj anstatuas la tamburon kaj subite la flamo heligas la tutan placon. Artfajrajho ekster la placo levighas al la chielo, sur la tero fajraj serpentoj ekdancas. Tio formas rughan pejzaghon.

    La ceremonio finighas. Ekbrulas la bivakfajroj, kaj oni venas de la montoj en diversaj direktoj. Gejunuloj kaj gemaljunuloj kune dancas chirkau la bivakfajro.