La
Xishuangbanna-a Taj-nacia Autonoma Subprovinco en sudo de Yunnan-provinco,
Chinio, famas pro pavdanco, sovagha elefanto, primitiva arbaro kaj
Akvoversha Festo. La Akvoversha Festo estas la plej granda festo
de taj-oj.
La
Akvoversha Festo okazas en la 22-a de marto lau la luna kalendaro,
sed kelkajn tagojn antau la festo la tuta subprovinco jam viglighas.
La konkurso de drakboatoj kaj vizito al bazaro komencighas antau
la festo.
En
Ginghong, chefurbo de Xishuangbanna, trovighas Lancang-rivero. La
konkurso de drakboatoj okazas sur la rivero. Pli ol 10 trupoj el
la tuta subprovinco parto-prenas en la konkurso. La drakboatoj mallarghaj
kaj longaj, chiu kun pli ol 20 boatistoj en bela nacia kostumo,
pafighas lau la fluo.
Tiam
ambauflanke de la rivero okazas granda aktivado. Lau la rivero oni
vendas diversajn komercajhojn. Taj-aj fraulinoj vestitaj per diversaj
koloraj tubjupoj, kun belaj floroj sur la kapo kaj ombrelo en la
mano, staras antau vicoj da butikoj, kio formas belan bildon.
La
22-an de marto lau la luna kalendaro venas la Akvoversha Festo.
Escepte de maljunuloj, infanoj kaj policanoj oni vershas akvon sur
chiujn. Zhou Enlai, iama chefministro de Chinio, cheestis la Akvovershan
Feston vizitante la Taj-nacian regionon.
En
la tago Ginghong farighas akva mondo pro la Akvoversha Festo. Ekde
mateno, kun sitelo, kuvo, cherpilo au akvopafilo oni amashighas
che la vojo kaj intervershas. Viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj,
konatoj kaj nekonatoj forgesas chagrenon kaj malagrablajhon, ghojplene
kuras kaj intervershas per akvo. Personoj tramalsekighintaj ghuas
tian felichan kaj benan akvon.
En
la strato oni organizas amuzan paradon. Venas autoj ornamitaj per
diverskoloraj floroj kaj rubandoj. En la autoj gefrauloj vershas
akvon sur irantojn kaj chi tiuj faras la samon. Venas trupo de elefanto,
kies kapo portas florkronon. Sur ilia korpo staras kansegho, sur
kiu sidas fraulino en bela vesto. La fraulinoj ridetas kaj svingas
manojn. Vidinte tion, frauloj svarmas al la elefantoj kaj vershas
akvon. Post ilia foriro la fraulinoj sur la elefantoj estas jam
tramalsekighintaj. Akvo fluas ankau lau la oreloj de la elefantoj.
Venas kantdanca trupo. Taj-aj frauloj dancas kaj kantas, akompanate
de tamburado, kaj taj-aj fraulinoj disvershas akvon al spektantoj.
Ankau la spektantoj vershas akvon sur gefraulojn. Ju pli multe da
akvo ili vershas, des pli vigle la frauloj dancas kaj des pli ghoje
la fraulinoj ridas.
|