 La
arbara parko Saihanba, antaue imperiestra chasejo, situas proksime
al la fama Imperiestra Someruma Montvilao en Chengde (260 kilometrojn
nordokcidente de Pekino). En la mongola lingvo, Saihanba signifas
belan altan monton. La chasejo areas dekmi l
kvadratajn kilometrojn. Norde de la chasejo estas altebenajho en
meznombra absoluta alteco de 1400 metroj kaj sude de ghi estas kompare
malalta Yanshan-montaro. En 1681, imperiestro Kangxi de Qing-dinastio
elektis tiun lokon kiel sian chasejon kaj chirkauigis ghin per palisaroj
kaj salikaj arbaroj, kaj establis 40 gardejojn por bari popolanojn.
Pro tio la loko farighis rezervejo de animaloj kaj vegetaloj kaj
bona chasejo kun prosperaj arbaroj kaj abundo da bestoj. En 1991
la chasejo estis difinita kiel shtatnivela pitoreskejo.
 En
la chasejo estas vastaj herbejoj, multaj lagoj kaj rondecaj montoj,
kaj ili kun betularoj, tendoj, bariloj, gregoj kaj pashtistoj formis
belan bildon. La chasejo aspektas malsamaj en la kvar sezonoj. En
printempo kaj somero sur la herbotapishoj pompas floroj kaj en autuno
la betularoj donas oran koloron. En vintro negho kovras chion, ke
oni sentas sin kvazau sur senlima tero sub la alta chielvolvo.
|