La
kanjono de Yarlung Zangbo en la sudoriento de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho, Chinio, "la lasta mistera loko por la homaro".
En la pasintaj jaroj geosciencistoj kaj ekspedicioj el diversaj
landoj vizitis la kanjonon kaj malkashis ghian misteron. Post tio
pli kaj pli da turistoj alighis al la ekspedicia vojagho al la kanjono
de Yarlung Zangbo.
Menba-oj
kaj la kanjono de Yarlung Zangbo
La
kanjono de Yarlung Zangbo situas en Modo-gubernio de Tibeto. Pro
ghiaj granda absoluta alteco, danghera topografio kaj maldensa aero
turistoj devas havi ne nur sanon kaj paciencon, sed ankau sufichan
manghajhon.
Che
la kanjono loghas neniu krom menba-oj, kiuj estas nemankigeblaj
gvidantoj por turistoj. Menba-oj kredas je budaismo kaj havas specialan
kultan lokon. Che la vilagho ofte trovighas flagoj. La menba-oj
de Pailong-vilagho che la bordo de Yarlung Zangbo konservas sian
tipan moron. En la 17 vilaghoj loghas pli ol 600 menba-oj.
En
Pailong estas 10 baskulpontoj el kabloj, kiuj konstruighis super
la rivero au inter la kanjono kaj klifo. Kvankam dangheraj, ili
estas nepra pasejo al la kanjono.
Estas
ekscite eniri en tershovighan regionon de la kanjono. Inter Pailong
kaj la interno de la kanjono trovighas pli ol 10 dangheraj tershovighaj
regionoj, inter kiuj Wenquan-regiono, longa je 120 metroj, havas
du partojn, shtonfalan kaj tershovighan. En la regiono glata shtono
glitfalas de supre en ajna momento kaj glitfaligas multajn aliajn.
Vojeto kun largheco de ch. 10 centimetroj piedpremita de menba-oj
trapasas la centron de la regiono sen balustrado, kaj sub la piedoj
estas abismo je 100 metroj profunda. Sen helpo de menba-oj, turistoj
ne povus trapasi la regionon.
La
kanjono kun richfontoj
La
rivero Yarlung Zangbo serpentumas inter la multnombraj neghmontoj
kaj verdaj montoj de Himalajo, formas mirindan kurbighon chirkau
Nanjiabawa-pinto, kaj fluas suden al la Hindia Oceano; la kanjono
de Yarlung Zangbo estas plej granda vapora koridoro de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho, influata de humida kaj varma aerfluo de la Hindia Oceano;
che la kanjono trovighas klifoj kaj torenta akvofluo, kiu estas
tiel danghera, ke neniu spertis tie drivadon; la kurbigho de Yarlung
Zangbo estas plej vidinda loko, kies tersurfaco formas apartan ekologian
pejzaghon.
En
Zangbu Badong che la kanjono trovighas kvar plej grandaj akvofaloj
de Chinio, el kiuj 3 altas chiu je ch. 35 metroj kaj larghas je
50-120 metroj.
Oni
nomas la kanjonon la plej alta oazo en la mondo. En la verda fono
neghmonto, glacirivero, oraj kolzaj kaj verdaj sekalaj kampoj formas
la plej kompletan vertikalan naturan zonon en la mondo. La flauro
havas variecon kaj komplikecon de la strukturo. Nun tie trovighas
5000 plantoj malfacile videblaj sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho.
En pli ol 50 kilometroj da loko de la supro de Nanfeng-monto ghis
Beibeng-valo de Medo oni spertas klimatan
shanghighon de la polusa regiono al la ekvatoro.
La
kanjono estas ankau natura zoo. Ambauflanke de la kanjono vivas
pli ol mil bestoj, inter kiuj pli ol 60 estas metitaj en la liston
de chinaj protektataj bestoj, kaj multe da birdoj, inter kiuj pegoj
havas 6 specojn.
Kial
la bestoj povas libere vivi tie? Unue la humida klimato kaj richaj
plantoj liveras bonan medion por la bestoj; due sen homa detruo
la bestoj povas esti protektataj.
Antauvideble,
la kanjono de Yarlung Zangbo kaj Qomolangma, la plej alta montokresto
en la mondo, certe allogos pli da turistoj en la 21-a jarcento.
|