Yuxi
estas urbo en la mezo de Yunnan-provinco. Kun areo de 15300 kvadrataj
kilometroj ghi estas fama en Chinio ne nur pro siaj belaj pejzaghoj,
sed ankau pro sia tabako. Preskau chiuj chinoj konas ghiajn cigaredojn
kun marko Hongtashan, kiu chinlingve signifas monton kun rugha pagodo.
En Yuxi loghas
ne nur hanoj, sed ankau tajoj, hanioj, bajoj, mjauoj kaj jioj. La
totala nombro de ghiaj loghantoj estas 2 milionoj. En la lastaj
pli ol 20 jaroj ghia ekonomio disvolvighis rapide kaj en 1998 ghia
pokapa jara enspezo superis 800 usonajn dolarojn.
Yuxi estas konata
kiel grena bazo de Yunnan, kun klimato modera kaj tero fekunda.
La de ghi produktita tabako estas fama tra la lando. La Teknologia
Disvolva Distrikto Yuxi estas unu el la du tiaj distriktoj en la
provinco.
En Yuxi estas
multaj kashitaj fontoj. Oni diras: "Kiom altas la monto, tiom longas
la rivero." Tie la lagoj kun klara kaj dolcha akvo brilas kiel perloj
kaj la riveroj kiel arghentaj rubandoj. El amaso da lagoj la plej
fama estas Fuxian, formita de terkrusta sinkado. Tiu kalabas-forma
lago kovras areon de 212 kvadrataj kilometroj. Ghi entenas 18.5
miliardojn da kubmetroj da akvo, kaj ie ghia profundeco atingas
55 metrojn. Lau la profundeco ghi estas la dua granda dolchakva
lago en Chinio.
Ghia akvo estas
bonkvalita. La akva temperaturo tre malmulte shanghighas dum la
tuta jaro. Che la vilagho Dujia la akvo profundas nur 1-3 metrojn
en la spaco 200 metrojn ghis la bordo kaj tie la sablo estas subtila
kaj la lagofundo ebena. Pro tio la loko estas tauga por bano. En
la lastaj jaroj la lokanoj donis multajn turismajn servojn.
En Yuxi la pejzaghoj
estas tre belaj. Tie estas dormanta vulkano, kiu aspektas kiel montego
skrapanta la chielon. Sur la supro de la vulkano estas grandega
shtona plato, de kie fluas akvo en la tuta jaro.
En la okcidento
de la lago estas vilagho, antau kiu estas klara lago kaj malantau
kiu staras kvin montpintoj. Che la bordo de la lago prosperas banjanoj,
kiuj spegulighas en la akvo. Norde de la vilagho staras monto en
formo de subtenilo de plumo kun la Templo de Avalokitesvaro sur
la supro. Sude de la monto estas karsta kaverno pli ol 30 metrojn
profunda. Proksime de ghi estas groto, de kie konstante elighas
varma aero. Nordoriente de ghi estas Rostro-monto, kiu similas al
elefanto, kiu per sia rostro trinkas akvon el la lago.
En la sudokcidento
de la lago estas izolita insulo kun 11 belaj vidindajhoj, inkl.
de 17 domoj, zigzaga ponto, teraso por rigardi fishojn kaj rendevuejo
por geamantoj. Tiuj vidindajhoj aperis en Song-dinastio (960-1279)
kaj famighis en Ming-dinastio (1368-1644). En 1988 la insulo estis
difinita kiel provinc-nivela turisma loko kaj post 6 jaroj farighis
la unua sennokta insulo de la provinco.
MOROJ DE FLORZONAJ
TAJOJ
En
la gubernioj Xinping kaj Yuanjiang en la valo de Yuanjiang-rivero
loghas 70 mil florzonaj tajoj, brancho de tajoj. Ili ricevis sian
nomon pro tio, ke iliaj virinoj portas charman flordesegnan zonon.
La
florzonaj tajoj sin okupas pri terkulturado. Char iliaj loghdomoj
trovighas sub ombrorichaj arboj, chirkauitaj de klaraj riveroj,
kiuj fluas ankau en vilaghoj kaj oni povas en- kaj elshipighi che
sia domo.
En
la longa tempo de produktado kaj vivado la florzonaj tajoj plene
asimilis belecon de la naturo por richigi sian vivon. Iliaj naciaj
kostumoj ne nur konservas antikvan modestecon, sed ankau elspiras
luksecon. La virinaj vestoj estas bele broditaj, kun multaj arghentaj
ornamajhoj. La tajaj virinoj kudras al si vestojn el hejme teksita
shtofo, garnas ilin per arghentaj rondajhoj 3 kg. pezajn kaj brodas
diversajn florajhojn per diverskoloraj fadenoj. La knabinoj en tiaj
vestoj aspektas charme. Che malrapida irado tintado de la arghentaj
ornamajhoj faras ilin pli belaj.
La
florzonaj tajoj shatas gluecan rizon, sekigitajn angilojn, peklitajn
ovojn kaj acidajn fishojn kaj viandon. Manghi florojn estas unu
el iliaj moroj. En flororicha sezono ili kolektas diversajn florojn
por prepari festenon el pladoj de floroj.
La
13-a la unua monato lau la china luna kalendaro estas tradicia festotago
de la florzonaj tajoj, ankau tago de geamantoj.
La
florzonaj tajoj loghas sur montoj kaj che riveroj. Ili banas sin
en rivero kaj fishas tie. La loghloko de tiu romantika kaj mistera
nacio altiras al si multajn turistojn chiujare.
Por
ke turistoj bone konu tiun antikvan nacion, Xinping-gubernio konstruis
ekologian vilaghon de nacia kulturo. Ambauflanke de la strato de
la vilagho kreskas mangarboj, lichiarboj, arekoj, ananasarboj kaj
aliaj tropikaj plantoj. Tie oni povas ghui belajn tropikajn pejzaghojn,
kanton "Tosto", leondancon kaj morojn de florzonaj tajoj, rigardi
kiel tajoj teksas, brodas kaj tinkturas shtofon, spekti ilian vestomontradon
kaj frandi lokajn etmanghajhojn kaj naciajn pladojn.
HISTORIAJ OBJEKTOJ
DE YUXI
Yuxi
estas loko kun longa historio. Tie la diversnaciaj popolanoj kune
kreis la brilan kulturon de la antikva Yunnan, kion atestas historiaj
objektoj elterigitaj en Lijiashan.
Arkeologoj
faris grandskalan prifosadon al la antikvaj tomboj en Lijiashan
en 1972, 1991, 1992 kaj 1994 kaj elterigis entute pli ol 3000 historiajn
objektojn, inter kiuj estas grandnombraj armiloj, muzikiloj, ritiloj,
laboriloj kaj chiutagaj bezonajhoj. Ili estis faritaj el bronzo,
oro, jado, arghento, fero, shtono, ligno, lako k.a. Post esploro
oni konstatis, ke la tombo n-ro 21 estis fosita antau 2500 jaroj.
El
la tombo n-ro 24 oni elfosis bronzan bovan-tigran tablon, kiun oni
rigardas kiel trezoron de la chinaj bronzajhoj kaj kremon de la
mondaj historiaj objektoj. La chefa parto de la tablo havas formon
de granda bovo kun du kornoj kaj tigro che la vosto de la bovo.
Ghia surfaco estas glata kaj ebena. Che la elterigho la kornoj jam
disighis de la bovkapo, sed lau la junto oni eksciis, ke komence
ili estis mulditaj aparte kaj poste kune. La kapo kaj korpo de la
bovo kaj la tigro che ghia vosto estis mulditaj samfoje, kaj la
bovo kaj tigro estis malplenaj interne. Tio montras, ke antau la
muldado oni faris modelon internan por la bestoj kaj la tigro estis
pendanta che la bova vosto. Lau muldologio oni scias, ke estas granda
malfacilo trakti la pendantan modelon, char oni nepre devas precize
fiksi la modelon en difinita loko sen ajna movigho. Ankau bovido
sub la ventro de la granda bovo estis aparte muldita kaj poste lutita
al la granda bovo. Char oni lutis tre bone, kauzante neniun postsignon,
tial rigardante la suprajhon, oni misopiniis, ke la bovido estis
muldita unufoje kun la granda bovo. Tiaj objektoj, kiuj montras
lukton de bovo kontrau tigro kaj la superregan pozicion de la bovo,
estis ofte vidataj inter la historiaj objektoj elterigitaj en Yunnan-povinco.
Tio montras, ke antikve la loghantoj de Yunnan alte taksis bovojn.
Por bone prezenti la kultadon de la antikvaj popolanoj de Yunnan,
artistoj faris tiun vivoveran objekton per arta kreado kaj kuragha
troigo. Ghi montris ankau, ke jam antau 2500 jaroj la tieaj artistoj
havis altan teknologion de muldado kaj lutado.
|