LHASA -- SANKTA URBO
SUR ALTEBENAJhO
Lhasa
3650 m super la marnivelo estas la plej alta urbo de la mondo. Super
ghi bluas la chielo kaj brilas la suno, pro tio Lhasa portas ankau
la nomon Sunluma Urbo.
Lhasa havas
longan historion. Al ghia centro etendighas asfaltita shoseo, kiu
komencighas de la aerodromo Gongga. Navetaj trafikilo-fluoj sur
la shoseo kaj arbare starantaj altaj konstruajhoj ambauflanke de
ghi elspiras modernecon. Tamen, por la tibetanoj Lhasa estas eterne
sankta urbo, en kiu imponas Potala-palaco.
Post unuigo
de la tibetaj triboj en la sepa jc., Sunzamkampo, estro de Tubo-regno,
prenis Lhasa kiel la chefurbon kaj konstruigis sur Hongshan-monto
Potala-palacon el halo, kastelo kaj ghardeno por edzigi sin al princino
Wencheng el la imperiestra familio de Tang-dinastio. Kaj nun, en
la Halo de Shakjamunio estas kultataj la statuoj de regnestro Sunzamkampo
kaj princino Wencheng.
Potala-palaco,
simbolo de Tibeto, signifas shipon, kiun Avalokitesvaro pilotas
por savi popolamasojn el la maro. Ghi estas giganta labirinto. Sennombraj
budhostatuoj kaj trezoroj en ghi kaj la konstruajhoj enkorpigas
la saghon de la tibetanoj kaj reprezentas la plej altan nivelon
de la tibeta kulturo. Pro tio, Potala-palaco estas honorita kiel
sanktejo de la tibetaj lamaoj kaj trezoro de la chinaj kulturo kaj
arto.
Jokhang-templo
trovighas en la sankta urbo Lhasa. Legendo diras, ke ghia sidejo
estis determinita de princino Wencheng lau la teorio de kvin elementoj
kaj energioj jin kaj jang. En la templo kun la arkitektura stilo
de Chinio, Nepalo kaj Hindio konservighas granda kvanto da historiaj
objektoj, el kiuj la plej fama estas ora statuo de Shakjamunio alportita
de princino Wencheng.
Chiumatene, antau
Jokhang-templo kolektighas multaj pilgrimantoj, kiuj parkere legas
la sesliteran moton, kalkulante rozarion per fingroj de unu mano
kaj turnante preghradon per la alia, au foje-refoje rampas surtere.
Tiam, antau la templo regas densa religia etoso.
Kaj samtempe,
chirkau la templo funkcias butikoj de braceletoj, kolieroj, tibetstilaj
tranchiloj, parfumoj kaj aliaj vivnecesajhoj. Multaj turistoj marchandas
en diversaj lingvoj kun komercistoj. Turistoj kaj pilgrimantoj kune
formas seninterrompan homfluon. Do, Barkhor-strato ja estas konata
kiel la plej movoplena en Lhasa. .
GRANDA KANJONO DE
YARLUNG ZANGBO
Yarlung
Zangbo, patrina rivero de Tibeto, fluas preter Namjagbarwa-montpinto,
kaj formighis la Granda Kanjono de Yarlung Zangbo, plej granda en
la mondo, kun averagha profundo de kvin mil metroj. Kiel giganta
drako, la rivero Yarlung Zangbo torentas en la kanjono kun tondra
bruego.
Namjagbarwa-montpinto,
kovrita de negho kaj chirkauita de nuboj, staras tie kvazau bela
feo. Sur ghia supro pendas glaciaj kolonoj kaj sub ghi verdas arbara
maro. En Tibeto estas 50 tiaj montpintoj, inkl. de Qomolangma, la
plej alta en la mondo.
La
regiono Nyingchi che la kanjono de Yarlung Zangbo portas ankau la
nomojn "Regiono sude de Yangzi-rivero en Tibeto" kaj "Lando richa
je greno" pro siaj abunda pluvo, fekunda tero kaj prospera arbaro.
Tamen, la regiono Medo estas preskau izolita. Nur en somero, kiam
degelas negho, ghi kontaktighas kun la ekstera mondo. En la regiono,
kie etendighas la kanjono, interkrucighas dangheraj vojoj, glaciaj
riveroj, apikaj krutajhoj kaj torentaj riveroj. Iuj ghiaj lokoj
restas ankorau dezertaj. En 1998 la kanjono denove farighis fokuso
por vojaghantoj pro tio, ke chinaj sciencistoj faris esploradon
pri ghi.
ChARMA STEPO EN NORDA
TIBETO
La
altebenajho en norda Tibeto konsistigas 2/3 de la totala areo de
Tibeto. Tie brilas la suno, lazuras la chielo, fekundas la herbejoj
kaj majestas la montoj kovritaj de negho. En la okuloj de la tibetanoj
estas sanktaj la tieaj montoj kaj lagoj. Nam Co, unu el la kvar
sanktaj lagoj de Tibeto, aspektas kiel gemo sur la altebenajho en
norda Tibeto. Per siaj charmaj pejzaghoj la lago ravas chiujn vojaghantojn.
Borde de ghi abundas herboj tutjare kaj poefagoj, chamoj kaj aliaj
sovaghaj bestoj frekventas la lokon.
Norda
Tibeto estas paradizo de sovaghaj bestoj. Nigraj kornoj de tibetaj
virgazeloj estas longaj kaj maldikaj kiel vipo. Kiam galopas sovaghaj
azenoj per siaj maldikaj kaj lertaj gamboj, audeblas bruego kaj
videblas nubo da polvo en la aero.
Augusto
estas ora monato sur la stepo en norda Tibeto. Dekoj da miloj da
pashtistoj koletighas tie el chirkauaj lokoj por celebri sian plej
solenan festivalon de chevala vetkuro. Intertempe oni ghuas ne nur
konkurson de pafado sur chevalo kaj prezentadon de chevalrajdado,
sed ankau kantojn kaj dancojn. Kaj samtempe okazas ankau grandioza
foiro.
EN LA POLUSA REGIONO
ALI
Ali
portas ankau la nomon "Tegmento sur la tegmento de la mondo". Ghia
vasta altebenajho skuas la animon de la homoj kaj la mistera ruino
de antikva urbo konigas ghian prosperan pasintecon. Insuloj de birdoj,
freskoj en kaverndomoj kaj lagoj chiuj havas sian propran charmon.
En
Ali la plej mistera kaj la plej alloga estas la ruino de la regno
Guge. En la 17-a jc., la pli-ol-700-jara regno Guge malaperis kun
sia longhistoria kaj prospera civilizacio, kiun pruvas la grandioza
ruino. Arkeologoj esperas trovi sur la ruino atestajhon de la historio.
Kaj kion pensas turistoj tie? Mi pensas, ke ankau ili volas esti
la unuaj solvantoj de la enigmo de Guge.
|