Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 


 


Kiel apreci ghardenojn en sudo de Chinio?

de JIANG NAN

    Chinaj ghardenoj dividighas ghenerale en specojn, imperiestran kaj privatan. La imperiestraj ghardenoj trovighas chefe en Pekino en norda Chinio, sed la privataj en Suzhou, Wuxi, Nankino kaj aliaj urboj che la itinero "Turismo en akvolando de Chinio". Kiujn trajtojn havas tiuj ghardenoj en sudo de Chinio?

Unuigho de ponteto kaj akvo

    La unuigho de ponteto kaj akvo estas unu el la trajtoj de ghardenoj en sudo de Chinio.

    La ponteto estas farita ofte el shtonoj kaj havas formojn ebenajn, zigzagajn kaj arkajn. En la ghardenoj lago okupas malgrandan areon, tamen kun artisma arangho. En lago estas insuletoj interligitaj per pontetoj, kiuj zigzagas super la akvo.

Shtonoj en groteskaj formoj

    En la ghardenoj de suda Chinio chie trovighas kuriozaj shtonoj, kiel maldikaj, diafanaj, ajhuraj kaj sulkohavaj. Shtonoj el Taihu-lago havas la kvar karakterizajhojn. Oni nomas ilin "Taihu-shtonoj".

    Montetoj formitaj el tiuj groteskaj shtonoj estas unu el la pejzaghoj, ke en ghardenoj de suda Chinio, ekz. en Geyuan-ghardeno de Yangzhou. Oni povas vidi rokajhojn kun pejzaghoj de la kvar sezonoj.

Koridoro kaj ajhuraj fenestroj

    Preskau en chiuj ghardenoj de Chinio trovighas koridoro, kiu disigas spacon, akordigas kaj kunligas pejzaghojn. Koridoro povas esti konstruita en diversaj lokoj, ekz. che lago, sur monto, en floraro, bambuaro kaj domo. Ghi estas ankau gvidlinio kaj ripozloko por turistoj.

    La ajhuraj fenestroj de koridoroj en formoj kvadrata, ronda, sesangula, okangula kaj arbofolia prezentas diversajn ornamajn desegnojn. Liuyuan-ghardeno de Suzhou havas koridoron pli ol 700 metrojn longan kun pli ol 30 ajhuraj fenestroj. Krome tie trovighas ankau senajhuraj fenestroj, tra kiuj oni povas rigardi eksterajn pejzaghojn.

    Ankau la pordoj de la ghardenoj havas originalan trajton. La pordo sen klapoj servas ne nur kiel en- kaj elirejo, sed ankau kiel bildframo. Tia pordo havas formojn rondan, romban, okangulan, botelan kaj ovalan. Ghi reliefigas la antikvecon kaj elegantecon de la klasikaj ghardenoj.

    Irante en arbaro au inter rokajhoj che lago, oni povas vidi, ke blanka muro kontrastas kun nigra tegmento kaj brunaj pordoj kaj fenestroj kaj sur la kalkita muro movighas ombroj de arboj, kiuj reflektighas en lago.