Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Ming-dinastia mauzoleo Xianling

Malmulte konata mauzoleo de imperiestro

    La mauzoleo situas 7.5 kilometrojn nordoriente de urbo Zhongxiang. Ghia konstruado estis komencita en la mezo de la 16-a jarcento kaj dauris 46 jarojn. La mauzoleo areas 1.83 milionojn da kvadrataj metroj, estante la plej granda mauzoleo de Ming-dinastio. Ghi estis por la gepatroj de imperiestro Shizong.

    La mauzoleo konsistas el garnizonejo, kultejo kaj tombejo. Kun Chunde-monto kiel limo, ghi havas chirkau si garnizonejon.

    De monumento sub la monto komencighas Dia Vojo, kiu kondukas al la Nova Rugha Pordo. Che la pordo estas steleo kun atentigo: "Dechevalighu chi tie", nome la kultantoj devis dechevalighi che tiu steleo, kaj tio markis, ke oni jam atingis la tombejon.

    La tombejo kaj kultejo havas Novan Rughan Pordon, Frontan Rughan Pordon, Draka-feniksan Pordon, Ling'en-pordon kaj Tombejan Pordon. Krome estas ankau Ekstera Ronda Muro, Malpermesita Urbo kaj Interna Ronda Muro.

    De la Fronta Rugha Pordo oni venas al la Malpermesita Urbo, kie staras pavilono kun monumento pri la merito de la imperiestro. Sur la giganta kvadrata monumenta kiosko kreskas herboj, sed sur la kvar pordoj estas klare videblaj skulptitaj drakaj kvaropoj amuzighantaj per giganta perlo. La monumento estis rompita kaj la rompajhoj kushas sur la planko de la kiosko. Postsigno de incendio estas videbla sur la kolosaj kolonoj en la anguloj de la kiosko. Post la kiosko estas rekta vojo borderita de paro da shtonaj kolonoj kaj 12 paroj da shtonaj leonoj, kameloj, elefantoj, chevaloj kaj korteganoj en genuanta au staranta pozo. Che la fino de la vojo estas tre delikata Draka-Feniksa Arkado, kaj de tie etendighas 290-metra drakforma Dia Vojo. Che la fino de la vojo kushas tri pontoj kaj trans la pontoj estas la kerna parto de la kultejo de la mauzoleo.

    Tomba pavilono estas la plej okulfrapa parto de la mauzoleo. Ghi interligas la ruinon de la kultejo kaj la Trezoran Urbon (tombo de imperiestro). En la pavilono estas steleo kun la nomo kaj titolo de la imperiestro. Starante sur la pavilono, oni povas vidi charman pejzaghon saghe teksitan el pontoj, vojoj, pordoj, rivero, arboj k.a. Malantau la pavilono estas la Trezora Urbo en formo de kalabaso chirkauita de du rondaj muroj. Ghi estas subtera hipogeo por la princo kaj lia edzino. La unua parto de la Trezora Urbo estas ovala, dum la alia ronda. La antaua Trezora Urbo estas tombo de la princo kaj la malantaua estas tiu por lia edzino. La du "urboj" estas interligitaj. Subtere estas koridoro, tra kiu oni portis la cherkon de la princo en la malantauan hipogeon.