En
la feuda socio imperiestroj kaj nobeloj kredis, ke situo kaj skalo
de iliaj tomboj influos iliajn posteulojn, tial ili tre akcentis
geomancion. Ili shatis lokon kun montcheno en la nordo kaj ebenajho
en la sudo. Kiam la patrino de imperiestro Shizong mortis, li intencis
transloki la mauzoleon en montaron proksime de Pekino. Sed post
komparo de la du lokoj li preferis la lokon che Chunde-monto kaj
transportis la cherkon de la patrino al Xianling-mauzoleo por kunigi
la du cherkojn.
Imperiestro
Shizong kredis je taoismo, tial Xianling havis novajn shanghighojn
kaj ghia arkitekturo estis imitata en la konstraudo de mauzoleoj
de la sekvaj imperiestroj, ekzemple la formo de la tombo kaj la
akvodrena sistemo estis imititaj. Oni povas diri, ke Xianling heredis
la arkitekturan tradicion de la antauaj mauzoleoj kaj influis la
sekvantajn. Sed kompare kun la aliaj mauzoleoj de Ming-dinastio
ghi estas iom diferenca de ili. Tio estas, ke en unu mauzoleo trovighas
2 tomboj. Foje la imperiestro inspektis la mazoleon kaj rimarkis,
ke likis la hipogeo. Li persone prezidis konstruadon de nova Trezora
Urbo kaj interligis ghin kun la antaua. Xianling estas unika mauzoleo
de Ming-dinastio, ke ghi havas du Trezorajn Urbojn, nome 2 tombojn.
La alia karakterizajho de la mauzoleo estas tio, ke ghi havas du
basenojn antau la tombo. Ilia rolo estas malaltigi la akvonivelon
sub la tero por eviti korodon de akvo al la hipogeo. Krome la akvo
povis esti uzata por estingi incendion. La chirkaumuroj de la mauzoleo
havas la formon de ora botelo. Ora botelo estas liturgia ilo de
feoj kaj simbolas sanktecon kaj felichon. Lau geomancio ghi povas
teni che si akvon kaj protekti vivajhojn, kaj ghia zigzaga linio
evitis rigidecon de la ekstera aspekto de la konstruajho kaj pli
harmonie kunighis kun la natura medio. La
alia malsameco inter Xianling kaj la aliaj mauzoleoj estas tio,
ke tie estas nau-zigzaga rivero, kaj lau geomancio tio favoras la
pulson kaj protekas vitalan energion chi. Dank' al ghia sagha projekto,
la naturaj elementoj monto, akvo kaj arboj en la mauzoleo estas
space limigitaj de la rivero. Ankau la traktado de la Dia Vojo de
Xianling estas malsama al tiu por la aliaj mauzoleoj de Ming-dinastio,
la zigzaga vojo en la mezo de la mauzoleo serpentumas sur ebena
tero, simile al drako. Tio ne nur kontentigis la religian bezonon
por la mauzoleo, sed ankau ebligis utiligi lokajn materialojn.
La
mauzoleo akordighas al la natura medio. Lau la difino por imperiestraj
mauzoleoj de Ming-dinastio, ke "mauzolea arkitekturo devas
akordighi al geomancio", Xianling prenis la chirkauajn montojn
kaj riveron kiel sian konsistigan parton kaj harmoniigis la dispozicion:
Ondanta montcheno servas kiel subapogilo por protekti la chirkauajhon
kaj zigzaga rivero trafluas la mauzolean areon. La densaj arbaroj
kaj riverakvo donis al la mauzolea areo majestecon kaj ankau vivecon.
La ombrataj konstruajhoj dislokitaj sur la ebena teraso krampita
de montoj montras bonan ordon lau rangoj kaj formis grandegan montan
mauzoleon kun ekstera spaco, kaj formighis genia majstrajho de kombino
de arkitektura arto kaj media estetiko.
|