Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Wuhan, urbo che Yangzi-rivero

de JIANG LIMIN

    Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco, estas centro industria, financa, komerca, scienca, kultura kaj eduka en la meza parto de Chinio. Ghi areas 8467 kvadratajn kilometrojn kun 8.3 milionoj da loghantoj. Tie krucighas Yangzi-rivero kun sia plej longa brancho Hanjiang-rivero, kiuj dividis la urbon en tri partojn, t.e. Hankou, Hanyang kaj Wuchang, kiuj formis gravan nodon de fervojoj, akvovojoj, shoseoj kaj aerlinioj.

     Kiel grava urbo liganta la mezan parton de Chinio kun la okcidenta, ghi havas kompare bonajn naturajn kondichojn. Kompare kun la okcidenta parto de Chinio, ghi havas bonajn geografiajn kondichojn kaj kompare kun la orienta marbordo ghiaj produktokostoj estas malaltaj. Post kiam Chinio membrighis al Monda Komerca Organizo kaj ekpraktikis la planon pri granda ekonomia disvolvo de sia okcidenta parto, Wuhan farighis pli grava pro sia latenta forto disvolvighi en grandan internacian urbon. Tio ja koincidas kun la profeto de usona futuristo, ke Wuhan estos unu el la 10 superaj urboj en la estonteco.

     Kompreneble, por esti grava internacia urbo estas bezonataj ne nur la supre menciitaj kondichoj, sed ankau aliaj kondichoj, kiaj naturaj richfontoj kaj nivelo de sciencoj kaj edukado.

     Koncerne la naturajn richfontojn, Wuhan havas 189 lagojn, kies totala areo konsistigas kvaronon de tiu de la tuta urbo. Tie la pokapa kvanto de surtera akvo okupas la unuan lokon en la mondo inter grandaj urboj. Wuhan estas urbo, kiu plej frue ekuzis kranakvon, kun 4 mil kilometroj da akvotuboj en la chefaj kvartaloj.

    Koncerne sciencojn kaj edukadon, en Wuhan estas la tria granda novteknologia ghardeno de Chinio -- la Novteknologia Ghardeno Donghu. Tie naskighis la unua china optika fibro, kies esplorado, disvolvo kaj produktado dum longa tempo okupas avangardan lokon de Chinio. La ghardeno ghuas la nomon Optika Valo de Chinio. Tie trovighas 18 altaj lernejoj, 56 institutoj, 700 teknologiaj establoj kaj 5 mil entreprenoj. Tie laboras 45 membroj de la China Akademio de Sciencoj kaj China Akademio de Inghenierio. Fenghuo, Huagong, Jinglun kaj Lixing estas landfamaj altteknologiaj establoj en Chinio. Ili chiuj rapide disvolvighis en nur kelkaj jaroj surbaze de la atingoj sciencaj kaj teknologiaj. Ili donis vivipovon al disvolvigho de la industrioj informadika, optik-elektrona, energi-elektrona kaj konsuma optik-elektrona. En la pasintaj jaroj, energie disvolvante altteknologiajn industriojn, tiu teknologia ghardeno dedichis grandan atenton al kreado de novaj medioj, por ke la ekonomia, socia, natura kaj kultura medioj estu pli harmoniaj. Nun la diversaj kompletigaj instalajhoj kaj grandareaj verdajhoj montras la novan fizionomion de ghia bela perspektivo.

     Li Xiansheng, urbestro de Wuhan, diris: "La grandaj urboj de la mondo kaj precipe tiuj de la disvolvighantaj landoj ellaboris strategian planon por konstrui sin en internacian urbon, kaj por realigi tiun celon oni devas partopreni la internacian labordividon. Sub la novaj historiaj kondichoj Wuhan certe plene utiligos kaj kulturos siajn avantaghojn por levi sian konkurencpovon, donos pli da investoj al disvolvigho de sciencoj, teknologioj kaj edukado, aktive partoprenos la internacian labordividon kaj kunlaboron kaj plene utiligos la chinan kaj internacian merkatojn por akceli sian impetan disvolvighon."