Maje
de 2002 la china registaro shanghis nomon de iu gubernio en sudokcidenta
Chinio en Shangrila-gubernion.
Shangrila
estas derivajho el vorto xiangbala de tibeta budhismo. En
la tibeta lingvo xiangbala signifas la sunon kaj lunon en
la homa koro. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento brita verkisto
James Hilton en sia novelo "Perdita Horizonto" priskribis
la lokon nomatan Shangrila, kie la homoj kaj naturo ekzistas harmonie,
oni vivas idilian vivon. Kaj de tiam multaj serchis Shangrila.
Lau tibetaj dokumentoj, en iu sekreta loko profunde de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho estis regno duoble sieghata de neghmontoj. Ghi konsistas
el 8 lotusflor-formaj distriktoj. Meze de ghi staras cirkla neghmonto,
kie estas regha palaco. En la regha palaco vivas gvidanto de la
reghlando. Tie estas neghmontoj, glaciriveroj, ravinoj, arbaro,
stepo, lagoj, ormino kaj fresha aero. La loko estas koncentrigho
de kvieto, harmonio kaj chiuj belaj deziroj de la homoj. Tie ne
estas malricheco nek sufero, malsano, malamo kaj morto. Tie chiam
prosperas belaj floroj kaj lirlas klara akvo. La plantajhoj facile
maturighas. Dolchaj fruktoj pezas sur arbobranchoj. Ghuste pro tio
la legendo pri Shangrila ravis ne nur multe da piaj pilgrimantoj,
sed ankau okcidentajn aventuristojn.
La
novelo "Perdita horizonto" faris Shangrila mondfama. En
la novelo legighas, ke en iu lando de la Sud-azia Subkontinento
okazis tumulto, brita konsulo kaj liaj 3 subuloj retirighis de tie.
La aviadilo, per kiu la kvar angloj veturis, venis al senhoma kampo
pro mashina perturbo. La piloto diris antau sia morto, ke tie estas
Tibeto de Chinio. Proksime de ghi estas lamaisma templo nomata Shangrila
kaj tie oni povas trovi manghajhojn kaj noktejon.
La angloj malfacile iris al Shangrila. Survoje ili renkontis tibetan
maljunulon, kiu parolas ankau angle. Gvidate de la maljunulo ili
trairis nebulkovritan arbaron kaj atingis la lamaisman templon,
centron de Shangrila. Gvidate de la templo aktivadis la tuta socio.
Tie vivis miloj da loghantoj. Malgrau la diferenco de religiaj kredoj,
naciaj moroj kaj kutimoj, ili vivis haromnie kaj feliche. La 4 malfelichaj
angloj estis profunde impresitaj de tio.
Post eldonigho, la novelo tuj ekhavis grandan debiton kaj akiris
premion de Britio. En 1944 Hollywood investis 2.5 milionojn da usonaj
dolaroj por filmigi ghin kaj dank' al tio Shangrila atingis sian
kulminon de la disfamigho.
La 14-an de septembro, 1997, post scienca esplorado kaj jughado
la Yunnan-a Popola Registaro deklaris, ke Shangrila trovighas en
Yunnan kaj per tio solvis la enigmon de pli ol sepdek jaroj.
>>>
Fotoj
|