Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Malfermota Muzeo de la Tero

    Zhongxiang estas nerimarkinda loko sur la china mapo, tamen ghi renomas kiel vicchefurbo de Chu-regno, loko kun mondaj heredajhoj kaj unu el la ses longvivaj urboj de Chinio.

     Ghi situas meze de Hubei-provinco, kun 1.03 milionoj da loghantoj. Tie estas multe da dolomitoj kaj fosforaj minajhoj.

     Historiaj dokumentoj notas, ke antau 2700 jaroj la loko estis unu el la gravaj luliloj de Chu-kulturo. En 1531 ghi ricevis la nomon pro tio, ke tie naskighis imperiestro Jiajing (1522-1567 sur la trono) de Ming-dinastio (1368-1644). La imperiestro nomis la lokon Zhongxiang, kiu en la china lingvo signifas bonauguron kaj felichon. Zhongxiang estis politika, kultura kaj ekonomia centro en la regiono. La longa historio postlasis multe da historiaj objektoj al tiu loko, kiu heredis la richan kulturan tradicion de Chu-regno kaj Ming-dinastio. Tial oni nomas ghin Muzeo de la Tero.

     El la historiaj restajhoj Xian-mauzoleo de Ming-dinastio estas fame konata. Ghia mastro neniam sidis sur la trono. Sed post surtronigho de lia filo oni konstruis ghin lau la normo de imperiestra mauzoleo. Ghia grandioza konstruajho kaj originala formo mirigas multajn vizitantojn. En 2000 Unesko envicigis ghin en la nomliston de mondaj kulturaj heredajhoj. Krom tio tie estas ankau restajho de Bianfan-kulturo, Yuanyou-palaco, Wenfeng-pagodo kaj aliaj. Ili estas bonaj materialoj por studi la kulturon de Chu-regno kaj Ming-dinastio.

     En Zhongxiang estas ankau multe da belaj naturaj pejzaghoj. Huangxian-groto estas granda kaj mirinda. En la groto estas shtona halo kun areo de 20 mil kvadrataj metroj Dahongkou kaj Dakou ravas la vizitantojn per sia idilia pejzagho.

     Tamen la malfacila trafiko katenis ekonomian disvolvighon de la loko, sed aliflanke ghi protektis la pejzaghojn, ekologian medion kaj minajhojn. Post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, pro la granda ekonomia disvolvigho de la meza kaj okcidenta partoj de Chinio kaj konstruado de ekspresaj vojoj de la provinco, la perspektivo de Zhongxiang certe estos tre bela.