Donaci la turisman memorajhon kaj propagandilon. La Pekina Turisma
Buroo dissendis entute 80 mil manlibrojn "For de SARS --
Sana Vojagho en Pekino" en 4 lingvoj, nome la china, angla,
japana kaj korea, kaj la unuaj 100 mil alilandaj turistoj venintaj
en Chinion ekde la 26-a de junio ricevos donacajhon.
Ghuigi specialajn turismajn programerojn. En turismaj lokoj oni
aranghos turismajn programerojn rigardindajn.
Por danki la turistojn el aliaj landoj, ekde la 4-a de julio je
18:30 de chiu vendredo la turisma buroo regalos la unuajn 1500
turistojn en grupo al Pekino en la Popola Halo, kie Chinio okazigas
gravan aktivadon.
De la 26-a de junio ghis la 31-a de augusto turismaj lokoj de
Pekino havigas favor-prezajn biletojn.
De la 18-a ghis la 25-a de oktobro okazos la 6-a Pekina Internacia
Turisma Festivalo.
La buroo okazigos kunvenon en februaro de 2004 por laudi alilandajn
turismajn servojn, kiuj faras elstaran kontribuon por turismo
de Pekino en 2003.