La
Ora Halo estas fama vidindajho en Yunnan-provinco. Ghi situas sur
Mingfeng-monto je 7 km nordoriente de la urbo. Tie estas shtat-nivela
arbara parko kun multe da naturaj pejzaghoj, historiaj objektoj
kaj ghardenoj. La Ora Halo komplete el bronzo brilas blindige en
la suno.
Se
oni grimpas supren, malantau Chiela Pordo oni vidas enirejon de
la majesta Taihe-halo. Interne de ghi estas impona brika urbeto
dekojn da metroj longa, simila al malpermesita civito de la imperiestra
familio. Se oni iras supren lau la shtona shtuparo, oni do vidas
la chefan konstruajhon de Taihe-halo, la Oran Halon.
|