La
Parko de Monda Hortikultura Foiro situas en nordorienta antauurbo
de Kunming, proksime al la Ora Halo. Ghi konsistas el 5 eksponejoj,
6 eksponaj ghardenoj, 34 chinaj ghardenoj kaj 33 alilandaj ghardenoj.
La endoma eksponejo konsistas el china halo, internacia halo, granda
forcejo, halo de la homoj kaj naturo kaj scienc-teknika halo. La
eksterdoma eksponejo konsistas el china eksponejo, internacia eksponejo,
entrepreno-eksponejo kaj speciala eksponejo. Interalie la speciala
eksponejo konsistas el arbaro kaj ghardenoj de te-arboj, bambuoj,
envazaj pejzaghoj, drogoj, legomoj kaj fruktoj. Chiu ghardeno elspiras
apartajn trajtojn. La parko estas ekstreme granda kun hortikulturaj
pejzaghoj de la tuta mondo.
|