Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Printempa urbo Kunming

Parko Smeralda Lago

    La parko Smeralda Lago trovighas che la piedo de Luofeng-monto. Char en la nordorienta parto de la lago estas 9 fontoj, tial oni nomas ghin ankau Naudraka Cisterno. La loko estis golfo de Dianchi-lago kaj poste pro akvosurfaca mallevigho tie aperis klara lago. Tie krispas la ebena akvo kaj ombras densa arbaro, tial oni nomas ghin smeraldo en la urbo.

    En la parko chiam brilas klara akvo. Printempe tie verdas miloj kaj dekmiloj da plorsalikoj, somere charmas palrughaj lotusfloroj, autune charmas centoj da specoj da belaj floroj kaj vintre verdas palmoj. Vespere sub la balancighantaj arbobranchoj, prilumate de belkoloraj lampoj, oni sentas sin kvazau en paradizo.

    Du longaj digoj kvarigis la lagon. Che la digoj prosperas salikoj kaj en la akvo charmas lotusoj. La arboj kaj floroj multe beligis la lokon. De 1985 chiuvintre miloj kaj dekmiloj da mevoj flugas de Siberio chi tien. En la tago la mevoj tie flugas super la parko kaj nokte noktas che Dianchi- kaj Fuxian-lagoj. Ili venas en Kunming novembre kaj forflugas marte au aprile de la sekvanta jaro. Tiam multe da turistoj chi tie rigardas la mevojn.