Daguan-parko
estas unu el la gravaj turismaj lokoj en Kunming. Ghi situas che
Dianchi-lago, je 2 km sudokcidente de la urbaj kvartaloj. Ghi rigardas
al la arbara parko de la Okcidenta Monto trans la lago. Tie belas
ankau arkajhoj, pavilonoj, pontoj kaj rivero.
La
longaj versparoj sur Daguan-domo estas tre famaj. Daguan-domo estis
finkonstruita en 1828. Ghi estas kvadrata kun triobla alero kaj
kvar suprenlevitaj tegmentrandoj. La loko ebligas okulplachan birdvidon.
Siatempe erudiciuloj konkure ascendis ghin, tie deklamis poemojn
kaj verkis artikolojn. En la regperiodo de imperiestro Qianlong
(1736-1795 sur la trono) malricha erudiciulo Sun Ranweng verkis
longan versparon el 180 ideogramoj kaj per tio faris sensacion en
la urbo. La versparon kaligrafis Zhao Fan, fama kaligrafo de Qing-dinastio.
Liaj kaligrafajhoj belaj kaj fortaj estas rigardataj kiel trezoro.
La versparo bele kaligrafita estis honorita kiel la unua longa versparo
de Chinio.
En
chiuj festoj tie okazas amuzado. La tradicia lanterna tago forte
interesas la turistojn. Se oni rigardas suben de Daguan-domo en
la Autunmeza Festo, oni impresighas, ke tie aperas la pejzagho de
Hangzhou.
|