Dianchi-lago
situas sudokcidente de Kunming. Ghi nomighas ankau Kunming-lago,
konsistanta el la interna kaj ekstera lagoj. Ghi estas la plej granda
lago en Yunnan-provinco. Pro la vasta areo kaj belaj pejzaghoj ghi
estas honorata kiel perlo sur altebenajho.
Nanpan,
Baoxiang kaj aliaj 20 riveroj fluas en Dianchi-lagon kaj la akvo
eliras el la lago en Haikou kaj de tie daurigas sian iradon al Pudu-rivero
kaj fine fluas en Jinsha-riveron. La montoj Ora Chevalo kaj Verda
Koko staras oriente kaj okcidente de la lago kaj la montoj Serpento
kaj Gruo staras sude kaj norde de ghi. Tie estas multe da montoj
kun dekoj da montpintoj. Rigardate de malproksime, oni trovas, ke
la chielo kaj akvo ligighas kaj sur la senlima akvo punktighas multe
da fishboatoj.
Dianchi-lago
estas grava pejzagho de la loko. Chirkau la lago estas 10 famaj
pitoreskejoj. Se oni veturos per shipo en kvieta nokto sub hela
luno, oni certe ebriighos de la charmaj pejzaghoj.
|