La nomita templo situas je 7 km okcidente de la urbo. Tie prosperas
arbaroj kaj bambuaroj. Ghuste sub la densa ombro de arboj kaj bambuoj
sin kashas la templo. Ghi estas la unua templo post kiam Chan-sekto
de budhismo enkondukighis de la meza kaj malsupra baseno de la Flava
Rivero en Yunnan. Ghi havas historion de pli ol 700 jaroj. Post
rekonstruigho ghi havas 3 kortojn.
Tie
estas 500 argilaj arhatoj, chiu kun aparta mieno. Oni nomas ilin
brilaj perloj en la trezorejo de skulptajhoj de la Oriento.
|