Tie
estas 7 pejzaghoj, t.e. la granda kaj malgranda shtonaj arbaroj,
kaverno de stranga vento k.a. Tie vidighas shtonaj montpintoj, kolonoj,
stalagmitoj, stalaktitoj, subteraj riveroj kaj grotoj. Rigardate
de malproksime, ili similas al senlima arbaro. En 1982 la Shtata
Konsilantaro de Chinio decidis, ke la loko estu grava pitoreskejo,
protektata de la shtato, kaj en 1999 ghi farighis modela pejzagho
de la china civilizacio.
Tie
vivas sani-oj, brancho de ji-nacio. La sani-oj havas tre belajn
naciajn morojn. Iliaj bela legendo "Ashma", buntaj brodajhoj,
antikva kaj mirinda Torcha Festo, gajaj danco kaj kanto, naturaj
kaj artefaritaj pejzaghoj estas tre interesaj kaj neforgeseblaj.
|