Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Ji'an

de LI QIANG

Hejmo de ginsengo

     Ji'an situas en la montaro Changbai, kiu abundas je ginsengo. Laudire jam antau 4000 jaroj oni sciis la kuracan valoron de ginsengo, kaj ankau la moderna scienco montras, ke ginsengo utilas al homa sano kaj longigas homan vivon.

    Oni nomas Ji'an "hejmo de ginsengo". Ghi trovighas en la baseno de Xinkai-rivero kaj estas chirkauita de primitiva arbaro, kie la organikaj elementoj de la tero, senpolucia aero, duonoceana klimato kaj suficha sunlumo helpas kreskadon de ginsengo. La tiea ginsengo havas ne nur grandan produktokvanton, sed ankau bonan kvaliton, precipe "Xinkaihe"-panako, fama vario de Ji'an-ginsengo, kiun oni prilaboras en rughan ginsengon kun kristala kerno.

La orienta piramido

     Ji'an havas longan historion kaj richan kulturon. La antikva tombejo de Gaogouli-dinastio estas difinita de la Shtata Konsilantaro de Chinio kiel protektata restajho.

    En la 3-a jaro p.K. Gaogouli-dinastio translokis sian chefurbon al Ji'an che Yalu-rivero, kaj en la 427-a jaro al Pjongjango de Koreio. Dum la 425 jaroj Ji'an estis centro de politiko, ekonomio, kulturo kaj milita afero de Gaogouli-dinastio. Subtere kaj surtere de Ji'an trovighas multaj kulturaj restajhoj kaj sennombraj antikvaj tomboj en la chirkauurbo de Ji'an.

    El la tomboj la plej atentokaptaj estas la regha tombo kaj generala tombo, kiuj aspektas kiel piramidoj de Egiptio. La bone konservita generala tombo, kiu apartenas al la longviva 20-a regho de Gaogouli-dinastio, situas je 4.5 kilometroj nordoriente de Ji'an. Ghi aspektas kiel prismo kun alteco de 12.4 metroj kaj havas 7 shtupojn. La areoj de la bazo kaj supro estas 960 kaj 270 kvadrataj metroj respektive. La tombo estas masonita el granito kaj rulshtonoj. Por preventi aliformighon pro peza premo de la granito, che la 4 flankoj de la tombo oni metis po 3 grandajn shtonojn, el kiuj la plej malpeza havas pezon de pli ol 15 tunoj. Inter la 3-a kaj la 5-a shtupoj estas tomba chambro en kvadrata formo, longa je 20 metroj kaj alta je 5.5 metroj, kun pasejo en la mezo de la 5-a. La du cherkoj estis riparitaj post prishtelo. Estas mirinde, ke la tegmento de la tombo estas kovrita de granda shtono de pli ol 60 kvadrataj metroj, kiu pezas pli ol 50 tunojn. Lau la fera shtuparo en la sudorienta flanko de la tombo oni povas supreniri la chambron au tegmenton. En la tombejo trovighas 1 akompana tombo, sed antaue 5.

    Haotai-tombo apartenas al la 19-a regho de Gaogouli-dinastio. Pli granda ol la generala tombo, nun ghi jam disfalis kaj restis monteto el senordaj shtonoj. La meza kaj supra partoj de la tomba chambro estis prishtelitaj, nun nenio ene. Che la tombo trovighas steleo de Haotai-regho, alta je 6.4 metroj. Sur la steleo estas gravuritaj vortoj pri la historio de Gaogouli-dinastio kaj merito de Haotai-regho pro militoj.

Malproksime de industrio

     Nun Ji'an ankorau malproksimas de moderna industrio. Blua chielo, verdaj montoj kaj klara akvo formas belan naturan medion. En Changbai-montaro 108-2000 metrojn super la marnivelo estas vertikala flaura zono kun multe da raraj vegetaloj. En la profunda montaro vivas nigra urso, sovagha porko, makulhara cervo, vulpo, fazano kaj aliaj birdoj.

    Laoling en norda Ji'an estas sudokcidenta brancho de Changbai-montaro. Ghi estas bela kaj grandioza. Sur ghi trovighas aplikaj rokoj kiel kolonoj, strangaj shtonoj, maljunaj arboj chirkauitaj de liano, sovaghaj herboj, kiuj altiras papiliojn kaj birdojn. En malfrua autuno la montaro estas kovrita de arbofolioj de diversaj koloroj: roza, skarlata, amaranta, orflava, palflava, smeralda, palverda...

    La arbara parko Kvinknabina Montpinto estas la plej bela loko en Ji'an. Tie 5 montoj paralele staras kiel 5 belaj knabinoj en multkoloraj vestoj. Lau legendo sur la chielo estis 5 feinoj, kiuj rigardis Ji'an bela loko. Ili shtele venis en la homan mondon, ghoje ludis en la montaro kaj rivereto kaj forgesis reveni al la chielo. Rimarkinte tion, la chiela regho punis ilin, transformante ilin en 5 montpintojn. Nun la legendo ankorau cirkulas kaj interesas turistojn.