En
china mapo estas malgranda urbo Xinxiang kun historio de pli ol
1400 jaroj. Ghi, kovranta 8169 kvadratajn kilometrojn, disvolvighis
el postighinta urbo kun 50 mil loghantoj antau 50 jaroj en novan
industrian urbon kun 5 milionoj da loghantoj. Ghia nomo signifas
chinlingve novan vilaghon.
Xinxiang
situas en la norda parto de Henan-provinco, 600 kilometrojn sude
de Pekino. Norde de ghi staras Taihang-montaro kaj sude de ghi fluas
la Flava Rivero.
Xinxiang
havas richan rezervon de fero, kupro, aluminio, karbo, kreto kaj
marmoro. Ghi abundas je akvo kaj ghia suda regiono estas trafluata
de 170-kilometra parto de la Flava Rivero, kies baseno kovras areon
de 4558 kvadrataj kilometroj.
Xinxiang
estas facile atingebla per la Pekin-Kantona Fervojo kaj la Taiyuan-Shijiazhuang-a
Fervojo kaj ankau per ekspresaj autovojoj.
Xinxiang
havas 200 mil program-regatajn telefonojn. Per radiovokado ghi servas
al 20 mil klientoj kaj per dighita radio-telekomunikado al 37 mil.
En
Xinxiang estas multaj historiaj restajhoj, kiel la Mauzoleo de Princo
de Lujian kaj la Templo de Bi Gan.
La
fama Taihang-pitoreskejo trovighas che la suda piedo de Taihang-montaro,
kun kvar vidindajhoj, el kiuj unu estas ghardena konstruajharo starigita
en Zhou-dinastio antau 2200 jaroj.
Xinxiang
estas grava industria urbo en norda Henan-provinco. Ghia ekonomio
bazighas chefe sur industrioj de hejmaj elektraj aparatoj, kemiaj
fibroj, cemento, medikamentoj, baterioj kaj agrikulturaj mashinoj.
Scienca esplorado kaj produktado estas integritaj en tiu urbo. La
grandaj entreprenoj-grupoj Xinfei, Bailu, Meile, Jinlong kaj Taihang
vendas en la monda merkato respektive siajn produktajhojn fridujoj,
kemiaj fibroj, koloraj televidiloj, kupraj tuboj kaj baterioj.
Xinxiang
estas unu el la tradiciaj produktejoj de tritiko kaj kotono. En
1995 Henan-provinco destinis ghin por eksperimentejo de altprodukta
kaj bonkvalita tritiko kaj chefa produktejo de tritiko, rizo, maizo,
sojfabo, kotono kaj arakido. Ghia totala grena prtoduktokvanto en
1997 atingis 2.83 tunojn, kaj tia progreso okazis dum la sinsekvaj
ses rekordaj jaroj ekde 1992.
De
la antikveco Xinxiang estas distribua centro de komercajhoj en la
limregiono de Shanxi, Hebei, Shandong kaj Henan. En la urbo trovighas
307 foirejoj de diversaj specoj. Baihui estas unu el la tri medikamentaj
foiroj. La rizbazaro Yuanyang estas la unua rizbazaro en norda Chinio.
La okulvitra bazaro Changyuan estas unu el la kvar grandaj okulvitraj
bazaroj de Chinio. La arakida bazaro Yanjin renomighis pro sia granda
skalo. La elektronika bazaro Xinxiang farighis la unua china bateria
bazaro por pogranda acheto.
Xinxiang
havas tri shtatnivelajn scienc-esplorajn institutojn -- la unika
china esplora centro de kampa irigacio, la China Esplora Instituto
de Transmisio de Elektramagnetaj Ondoj kaj la Fabriko n-ro 137 sub
la China Akademio de Sciencoj. Iliaj produktajhoj kaj scienc-esploraj
fruktoj estas uzataj rekte por naci-defendo kaj industriaj projektoj,
kiaj lancho de raketo, satelita esplorado kaj ekspedicio al Antarkto.
En
Xinxiang estas ses altlernejoj. La Henan-a Normala Universitato
estas la plej granda altlernejo de la provinco.
La
Xinxiang-a Distrikto de Alt- kaj Nov-teknologia Disvolvo estis starigita
en 1994. Tie aperas tri industriaj grupoj -- elektronika informado,
novaj materialoj kaj bioinghenierio. Post la sankcio de la magistrato
oni fondis 362 entreprenojn investitajn de eksterlandanoj kun totala
investita monsumo de 959 milionoj da usonaj dolaroj.
Xinxiang
progresas kaj iras antauen per pli rapidaj pashoj.
|