Xiamen
estas insulo situanta sur la marbordo de sudorienta Chinio. Okcidente
kushas la cheftero; oriente Taiwan-markolo kaj la provinco Taiwan.
La klimato tie estas subtropike varma tutjare.
La
formo de la insulo similas al fluganta egreto kaj estis efektive,
antau centoj da jaroj, senhoma insulo, kie tiuj birdoj nestis. Popol-rakontoj
priskribas batalojn inter la egretoj kaj venenaj serpentoj por superrego
sur la insulo. La identigo de la insulo kun la birdo estas tiel
forta, ke Xiamen havas ankau la nomon Egret-insulo.
Fine
de Ming-dinastio en la 17-a jarcento, Xiamen estis la bazloko de
generalo Zheng Chenggong (1624-1662). Li estis lojala al Ming-imperiestroj,
direktis la trejnadon de la mararmeo tie kaj batalis kontrau nederlandanoj
en Taiwan trans la markolo. En 1661 sub lia komando la china armeo
reprenis Taiwan, kiun invadis nederlandanoj. Hodiau estas parko
memore al li.
La
fino de la Opia Milito en 1842 estigis eksterlandajn koncesiajn
kvartalojn en la loko, kiam Xiamen farighis unu el la kvin komerchavenoj
malfermitaj al la Okcidento. La cheestado de eksterlandanoj rezultigis
starigon de novaj entreprenoj, restoracioj, trinkejoj, opiofumejoj,
bordeloj k.s. Xiamen tamen restis tre malricha ekonomie, kun malabundaj
terkulturaj produktajhoj kaj malgranda nombro da fabrikoj.
Post
la fondigho de la China Popola Respubliko en 1949, la situacio plibonighis.
Kvin kilometrojn longa digvojo el shtono konstruighis por interligi
la insulon kun la cheftero; shoseo kaj fervojo nun servas al la
kreskanta industria urbo. La havenurbo akceptas shipojn el chiuj
partoj de la mondo. La insulo restas turista ripozejo; la maro kaj
la montoj ofertas al vizitantoj ravajhojn de la naturo.
Gulangyu,
insulo sudokcidente de Xiamen, estas nomata Ghardeno sur la Maro
pro la florado de arbedoj dum la tuta jaro. Sur la supro de la Drakkapa
Monteto oni vidas maron de verdaj arboj kaj rughe tegolitaj tegmentoj.
Domoj kaj stratoj estas konstruitaj sur la deklivoj, shtupare aranghitaj.
Sur la supro de la monteto estas la Sunbrila Roko. Aroj da shtonplatoj
kun surskriboj de kaligrafoj staras lau la vojeto al la kresto.
La supro de la roko havas 49 kvadratajn metrojn, kaj de kie Zheng
Chenggong superrigardis la trejnadon de siaj trupoj. Tuj malsupre
estas kaverno kun strangformaj shtonoj kaj rokoj. Ventoj kirlighas
tra la kaverno, estigante sonon similan al tiu de mughantaj ondoj
de la oceano. La malvarma aero donas al ghi la nomon Kaverno de
Somerumada Ripozejo. Pli malsupre estas la ghardeno Shuzhuang kun
maljunaj banjanoj, kiuj donas ombrojn al la vojetoj kondukantaj
de densaj verdaj lauboj al pitoreskaj pavilonoj, kaj floroj en mirinda
vario brilas ambauflanke de la vojeto. De la ghardeno Shuzhuang
zigzaga vojeto kondukas al la marbordo kun 300 metrojn longa strando
de mola sablo.
La
popolo de Gulangyu havas apartan amon al muziko. Vespere en la aero
shvebas muziko de vochoj kaj instrumentoj. Kanto-festivaloj kaj
koncertoj ofte okazas kaj la talento de la artistoj el Gulangyu
estas vaste konata.
Jimei
estas universitata urbeto sur apuda eta duoninsulo. Ghi estas speciala
centro de edukado, char ghi estis evoluigita de patriota elmigrinta
chino Chen Jiageng (1874-1961), por ke liaj samlandanoj tra la tuta
Sudorienta Azio povu reveni hejmen por studi kaj ghui sian komunan
heredajhon.
La
Suda Templo Pudu estis konstruita antau pli ol mil jaroj che la
antaumontoj de la monto Wulao. La tegmento kaj tegmentrandoj de
la chefa halo estas ornamitaj per gravuritaj flugantaj drakoj, homfiguroj
kaj floroj. Delikate faritaj statuoj de bodisatvoj, en malsamaj
esprimoj kaj pozoj, sidas en la halo. La Halo de Kompato staras
ok metrojn alta. Tiu ok-angula ligna konstruajho havas tri-tavolan
tegmenton, sur kiu estas gravuritaj flugantaj drakoj kun vosto svingighanta
en la aero. Du respektindaj sagupalmoj, pli ol mil jarojn aghaj,
havas siajn radikojn en kolosaj vazoj. Altaj rokajhoj flankas la
Sonorilan Turon.
|