Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Qufu - Naskighloko de Konfuceo

    Konfuceo, la mond-renoma china filozofo naskita en Qufu, Shandong-provinco, antau 2 530 jaroj, influis la chinan socion per siaj ideoj ghis la nuna jarcento. Dum kreskis la religio-simila kulto, kiu pli kaj pli ampleksis liajn pensojn, oni starigis altarojn en Qufu memore al li. La feudaj regantoj en postaj dinastioj uzis la konfuceanismon kiel moralan apogilon por plifortigi sian potencon kaj konstruis la urbon Qufu kvazau ghi estus sankta loko. Rezulte, estighis tie rimarkinda grupo de antikvaj konstruajhoj kun arttrezoroj.

    Oni alvenas al Qufu per 50-minuta autobusa veturo orienten de la fervoja stacio en Yanzhou sur la Pekin-Shanhaja Fervojo. La spacoplena Templo de Konfuceo elstaras en la urbo kaj estas la unua vizitota loko.

    Lau la grandeco kaj skalo la templo okupas la duan lokon post la Imperiestra Palaco en Pekino. La konstruado de la templo komencighis en 478 a.K., la jaron post la morto de Konfuceo. Ghi estis rekonstruita kaj pligrandigita multfoje en la postaj du mil jaroj.

    La tereno de la templo kovras areon de 22 hektaroj kun konstruajhoj aranghitaj simetrie laulonge de unu-kilometra nord-suda akso. Trovighas 53 majestaj portaloj kaj multnombraj haloj, pavilonoj, altaroj, chiuj komplike tegmentitaj per glazuraj tegoloj.

    La Granda Pavilono de la Konstelacio de Kleruloj, konstruita en 1191, estas unu el la chefaj haloj. Ghi estas eleganta ligna konstruajho kun tri-etaghaj tegmentoj el glazuraj tegoloj.

    Ankau estas la Granda Halo de Konfuceo kun du-tavolaj tegmentoj. Dek masivaj kolonoj el marmoro subtenas la malsupran tegmenton che la antauo, chiu hakita el unuopa peco. Belegaj drakoj volvighas chirkau la kolonoj en bareliefo.

    En la templo konservighas impona kolekto de steleoj kaj aliaj shtonsurskriboj. Steleoj nur en la regiono de Qufu totalas 2 100, chiuj alte taksitaj lau arta kaj historia valoro. Okulfrapas ankau la cent gravurajhoj en bareliefo elfositaj el tomboj de Han-dinastio de 206 a.K. ghis 220 p.K. Chi tiuj prezentas la vivon, kutimojn kaj kredojn ekzistantajn en Chinio antau dudek jarcentoj. Unu montras Bian Que, renoman kuraciston de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), donanta akupunkturan traktadon. Kvar homoj staras apude atendante sian vicon ricevi kuracadon.

    Oriente de la templo estas la domego de la familio Kong, kie loghis posteuloj de Konfuceo. Aroj da domoj estas aranghitaj chirkau nau kortoj, el kiuj chiu estas bela ekzemplo de china arkitekturo.

    La Granda Halo de la Domego estas meblita kiel en antauaj tagoj. Granda segho havas kovrilon el tigra felo. Sur rughe lakita skribtablo kushas oficialaj sigeliloj, skrib-penikoj, kaj la insignoj, sagoj kaj bambu-pecoj, kiuj servis kiel ordonoj por arestado kaj pridemandado. Lau tio oni povas imagi la autoritaton de la familio Kong.

    La aliaj domoj antaue servis kiel akceptejoj por honoraj gastoj, lokaj oficialuloj kaj etnobeloj au kiel loghejoj por gardistoj kaj servistoj de la familio. Iam la familio posedis 64 mil hektarojn da tero en kvin provincoj kaj ricevis terrentojn en greno de pli ol kvardek mil tunoj chiujare.

    La loghejaro de la familio abundas je vazoj el oro, arghento kaj kupro, ornamajhoj el jado kaj eburo, kaj brodajhoj, silko kaj sateno. Unuopa familia bankedo havis laudire 196 pladojn kaj 404 sidlokojn. La vestajh-inventaro por Kong Lingyi, la 76-a posteulo de Konfuceo, listigas 419 pecojn portitajn en unu jaro. Tiaj detaloj pri la vivstilo de la idoj de Konfuceo en la feuda socio havigas al vizitantoj ian ideon pri la potenco kaj richeco de la familio Kong.

    Vojo kondukas de la norda pordego de la urbo al la Konfucea Arbaro, kie trovighas la tomboj de Konfuceo kaj plejparto de liaj posteuloj. La tombejo havas perimetron de pli ol sep kilometroj kaj en ghi abundas jarcentojn maljunaj chiamverdajhoj kun shtonaj panteroj, grifoj kaj gardostarantoj, indikante la plej altajn funebrajn honorojn. La nombro de antikvaj pinoj kaj cipresoj estas 22 mil, dum 40 mil arboj de diversaj specoj estis plantitaj post 1949. Dise aranghitaj inter la arboj estas mil steleoj kaj 60 arkitekturaj konstruajhoj kun rughaj kolonoj, tegmentoj el verdaj tegoloj kaj pitoreske pripentritaj traboj. La Konfucea Arbaro estas la plej vasta kaj plej malnova artefarita arbara parko en orienta Chinio.

    Historiaj vidindejoj ekster Qufu estas la Templo de la Duko de Zhou, frato de Wu Wang*, kiu fondis Zhou-dinastion (1066-256 a.K.), la ruinoj de la fama Halo Nimbo, kiu estis la centro de la chefurbo de la duka regno Lu**, kaj la tombo de Shao Hao, unu el la Kvin Imperiestroj***, kiuj, lau legendoj, regadis Chinion antau ghia kronikita historio. Chi tio estas la nura piramid-forma tombo en Chinio. La tombo, konstruita per sennombraj shtonblokoj, ankau nomighas la Tombo de Dek Mil Shtonoj. Antau la tombo estas palaco-simila konstruajho, kiu vicighas inter la chefaj vidindejoj en Qufu.

    Nun shoseoj anstatauis la kamparajn vojetojn kaj du modernaj hoteloj estas pretaj loghigi la kreskantan nombron da turistoj.

    Du lokaj vinoj estas nun haveblaj en la distrikto, la fame konata Qufu-vino kaj la nova Shandong-fontana Vino. La 1 200-jara metio de lignogravuro propra al Qufu revivighis, kaj laborejo kun 90 metiistoj produktas tiajn lignogravurajhojn. Estas ankau multaj butikoj, kiuj vendas reproduktajhojn de surskriboj sur steleoj kaj de gravurajhoj.
------------------------------------------------
* Wu Wang (Regho Wu): fondinto kaj suvereno de la Okcidenta zhou-dinastio (11-a jc.-------------------------------------------------771.a.K.).

** Regno Lu (11-a jc - 256a.K): duka regno sub Zhou-dinastio, en la sudokcidenta parto de la -----------------------------------------------nuna Shandong-provinco, kun Qufu kiel la chefurbo.

*** Kvin Imperiestroj: antikvaj suverenoj en legendo.