Harbin
en provinco Heilongjiang oni ofte nomas "brila perlo sur la
kolo de cigno". Sidante che la suda bordo de la rivero Songhua,
chi tiu chefurbo de la plej norda provinco de Chinio estas grava
industria centro kun natura kaj artefarita beleco.
Harbin,
sufiche juna urbo lau chinaj normoj, estis antaue fishkaptista vilagho.
Historiaj kronikoj montras, ke la loko estis loghata en la 11-a
jarcento de N¨¹zhen, prauloj de la manchuroj. La nomo "Harbin"
devenas de la manchura "aleghin", kiu signifas grundon
por sunumi fishretojn. En 1896 cara Rusio subskribis sekretan traktaton
kun la Qing-dinastia registaro pri konstruado de fervojo de la china
urbo Manzhouli che la china-rusa landlimo, tra Harbin, al Vladivostoko.
Per mono el porkompensa fonduso eltrudita el la china registaro
kaj malmultkosta china laboro, oni konstruis la Chinan Orientan
Fervojon kun Harbin kiel la administra centro. La urbo nature disvolvighis
en transportadan fokuson. Rusaj komercistoj, misiistoj kaj aventuristoj
eksvarmis al la urbo, starigante tie siajn butikojn, fabrikojn kaj
preghejojn. Ilia influo sur la arkitekturo de Harbin estas videbla
hodiau: rus-stilaj konstruajhoj, kupoloj kaj turpintoj super tridek
antauaj grek-ortodoksaj preghejoj.
Aliaj
eksterlandanoj alvenis al la kreskanta urbo. Dek kvin landoj malfermis
konsulejon, inkluzive de Japanio, Britio, Francio, Germanio, Italio
kaj Usono. Bankoj prosperis kune kun hoteloj, trinkejoj, vetludejoj,
altkostaj vilaoj, dum la china loghantaro servis al la kreskanta
internacia komunumo. Iam trovighis cent mil fremdaj loghantoj el
36 landoj en la urbo. En 1946 Harbin estis redonita al Chinio post
la malvenko de Japanio kaj la fino de la Dua Mondmilito.
Harbin,
konata kiel urbo de parko, havas 13 parkojn kune kun 154 florovartejoj
kaj multaj arbaretoj. Lau la stratoj staras bele pritonditaj ulmoj,
poploj kaj pinoj. Plejparto de la parkoj trovighas lau la bordoj
de la rivero Songhua. Riverborda Parko lau la suda bordo, dek hektarojn
granda, estas shatata loko. La Suna Insulo, kun areo de 1 300 hektaroj
sidas meze de la rivero Songhua. Gin kovras densaj arboj, belaj
gazonoj, gloroplenaj terasoj kaj riverbordaj pavilonoj. Digo chirkauanta
la insulon kaj ghin protektanta kontrau inundo estas ankau shatata
promenejo. Iam antaue la insulo estis en du partoj. La okcidenta
duono estis rezervita por domoj de richuloj kaj la orienta por pajlotegmentitaj
kabanoj de fishkaptistoj kaj boatistoj. La Vilagho de Paradizo sur
la okcidenta flanko estas nun populara loko por distrigho kaj banado.
Tie estas 14 resanigaj ripozejoj konstruitaj por fabrikoj, superaj
lernejoj kaj universitatoj.
Unika
estas la Infana Parko de Harbin, kiu havas la solan infanfervojon
en Chinio. Konstruita en 1956, ghi estas du kilometrojn longa, kun
stacio Pekino che unu fino kaj stacio Harbin che la alia. La malgranda
trajno, tirata de dizellokomotivo, havas sep buntajn vagonojn kaj
povas transporti ducent pasagherojn. La personaro de la fervojo:
la stacioadministrantoj, inghenieroj, konduktoroj, biletvendistoj,
trajnogardistoj kaj chefo de la vagondejhorantaro estas lernejanoj
malpli ol 13-jaraj. Ili laboras kaj ludas lauvice.
La
vintro en Harbin estas nekontesteble malvarmega. La meza temperaturo
de decembro ghis februaro estas -30¡ãC kaj multe neghas.
Sed adaptighinte al la malvarmego, oni trovas certajn ghuojn, kiujn
nur Harbin povas oferti. Lakto vendighas brikforme. Frostighintajn
pirojn oni liveras al achetantoj. Degelinte en malvarma akvo, la
piroj estas aparte gustoplenaj kaj estas populara frandajho dum
la Printempa Festo (china tradicia Novjaro).
Ankau
alia specialajho de Harbin aperas en la Printempa Festo. Tra la
lando estas la tradicia kutimo de la sezono festocele pendigi paperlanternojn.
Chi tie oni faras lanternojn el glacio, oni lasas akvon glaciighi
en poto, poste eltiras kaj kavigas en la centro, kien oni metas
kandelon au olelampon. La lanterno ne fandighas, char la ekstera
temperaturo restas sub la nulo. Fari glaci-lanternojn jam farighis
kutimo, sed ili ne plu estas simple faritaj el poto. En la Lanternfesto,
la 15-a tago de la unua monato lau la china luna kalendaro, mamutaj
blokoj da glacio estas tranchitaj el la rivero Songhua. Martelo,
chizilo kaj muldiloj uzighas kaj post kelkaj horoj blokoj farighas
vazoj da floroj, figuro de skiisto, karpo au kokino. Glacidomegojn
oni faras el blokoj cemetitaj kune per akvo. Kontrau la blua chielo
ili estas kristale blankaj. Vespere oni lumigas ilin kaj la publikaj
placoj kaj parkoj viglighas per la glaciarto - miriado da desegnoj
kreitaj de la amatoraj kaj profesiaj glaci-skulptistoj de Harbin.
|