Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Dali, fama kultura urbo de Chinio

    Dali, chefurbo de la Dali-a Baj-nacia Autonoma Subprovinco, situas en la nordokcidenta parto de Yunling-montaro en Yunnan-provinco, Chinio. Ghi tushas okcidente Cangshan-monton kaj oriente Erhai-lagon en la formo de orelo.

    Tie chie, chu en la antikva urbo, chu en kamparanaj domoj, senteblas moroj kaj kutimoj de baj-oj. Kvankam la loko tenas de longe intiman rilaton kun centra Chinio, tamen la baj-oj chiam konservas sian richan tradician kulturon.

    En centra Chinio drako estas simbolo de la plej supera autoritato de imperiestro. Sed vidighas figuroj de drako chie en la lokoj loghataj de baj-oj, chu sur mebloj, chu sur tegmentrandoj, chu sur vestoj kaj ornamoj. La drako, kiun baj-oj kreas, perdas sian sanktecon kaj havas formon de shatata lotusfloro. Ankau vesperto estas beligita de baj-oj. Ghi ne plu estas monstra kiel priskribita en mito, sed bela kiel papilio. Popolaj artistoj ornamas sian vivon per vesperto en formo de peonio, lotusfloro au lepora kapo. La baj-oj estas tualetemaj kaj shatas porti vestojn de sia propra nacio. La vestoj kaj ornamoj de baj-aj virinoj okulfrapas. La knabino havas harplektajhon ligitan per rugha shnureto supre de la frunto, portas superveston kun striktaj manikoj, kun senkoluma vesto ekstere kaj larghan zonon che la talio.

    La loghdomoj de baj-oj distingighas en la arkitektura historio de Chinio. La antikva urbo Dali konstruighis en la 14-a jc. Dank'al multfoja rekonstruado, la tuta urbo bone konservighas. Ghi estas chirkauita de muroj 8 m altaj. Starante sur la muro, oni povas vidi la loghdomojn vicighantajn en bona ordo. La kortoj plejparte rigardas orienten, chiu el tri etaghdomoj. Baj-oj donas apartan atenton al ornamado de la ekranmuro kaj portalo flanke de ghi, rigardante ilin kiel la plej gravan parton de loghdomoj. La portalo surhavas shtongravurajhon, ksilografajhon, argilmodlajhon kaj koloran pentrajhon. Sur la ekranmuro, kun kalko kiel fono, vidighas delikata tuchpentrajho, gravuritaj versoj de eminentuloj au inkrustitaj kolore kuriozaj pecoj de marmoro.

    Kiam turistoj eniris korton de baj-oj, la gastama mastro ripozigis ilin sub kamelio kaj granatarbo kaj donis po tri tasojn da teo kun malsamaj gustoj. La unua taso entenas fortan teon iom amaran; la dua aldonighis nuksokernoj, laktajho kaj sukero kaj la tria mielo. Ili implicas la sencon, ke chiu homo travivas amarecon, dolchecon kaj rememoron.

Sankta Loko

    Antaue en la lokoj loghataj de baj-oj oni kredis je primitiva religio. En Tang-dinastio (618-907) tie furoris budhismo. Poste enkondukighis taoismo kaj meze de la 19-a jc kristanismo kaj katolikismo. En Dali trovighas diversaj religiaj konstruoj, kiuj estas konsistiga parto de la tieaj pejzaghoj.

    Okcidente de Dali majestas la Tri Pagodoj de Chongsheng-templo. La plej granda en la mezo nomighas Qianxun-pagodo. Sude kaj norde de ghi staras paro da kavaj pagodoj ok-angulaj. Qianxun-pagodo estis konstruita en 823-859. En la lastaj jaroj oni riparis la pagodon kaj trovis en la supro kaj bazo 500 historiajn objektojn el oro, bronzo, agato kaj glazuro kaj pli ol 100 budhajn statuojn, el kiuj unu estas ora kun pezo de unu kg. Inter la historiaj objektoj oni trovis tri volumojn da manuskriptoj de budhisma sutro. Du volumoj kun la titolo "Vajraparamita Sutro" estas paperaj kaj la tria estas rughe skribita sur gazo en la hana kaj sanskrita lingvoj.

    Oriente de Erhai-lago kushas Jizu-monto. Tie 36 temploj kaj 72 monahhejoj kashighas inter verdaj pinoj kaj cipresoj. La monto estas konata kiel fama budhisma sanktejo kaj pitoreskejo de Chinio. La temploj kaj monahhejoj estis konstruitaj en Tang-dinastio de Mahakasyapa, la unua dischiplo de Shakjamunio, kiu predikis tiam en Yunnan. En 1875-1908 en la monto estis 108 temploj kun Zhusheng-templo kiel la centro, kie vivis ch. 5 mil bonzoj kaj monahhoj.

    Tamen, preskau en chiuj lokoj de Dali loghataj de baj-oj oni senescepte kultas sian propran sinjoron kaj kredas je dioj kaj shamanismo. La kulto al propra sinjoro estas tre populara, enpenetrighas en la chiutagan vivon kaj havas grandan influon sur chiun lokon loghatan de baj-oj. En chiuj vilaghoj de baj-oj estas templo de sinjoro. Unu au pluraj vilaghoj kultas unu saman sinjoron, protektanton de la vilaghoj. Sinjoroj ghenerale apartenas al herooj au bonfarantoj en la historio de sia propra nacio, reghoj, oficistoj kaj generaloj en la lokoj loghataj de baj-oj, dioj adorataj de budhismo, konfuceanismo kaj taoismo kaj ankau montoj, shtonoj kaj bestoj. En la datreveno de la naskigho au morto de la propra sinjoro au che la komenco kaj fino de la jaro, chiuj vilaghanoj okazigas grandan solenon, tenante super si rughajn ombrelojn kaj flagojn kun emblemo de suno, luno, drako kaj feng-o (bonaugura birdo en mito de Chinio). En Dali adorighas almenau 400-500 sinjoroj kun malsamaj honoraj titoloj. La kulto al propra sinjoro estas religia kredo propra al la baj-oj.

La Foiro de "Tria Monato"

    La Foiro de "Tria Monato" estas antikva foiro de okcidenta Yunnan kaj ankau solena festo de la baj-oj. De la 15-a ghis la 20-a de la tria monato chiujare lau la china luna kalendaro, oni svarmas che la piedo de Cangshan-monto, kie okazas la soleno. Ili intershanghas varojn, faras chevalvetkuron kaj distras sin per kantado kaj dancado.

    Origine la foiro estis kunveno de budhistoj. Poste la loko, kie oni recitis sutron, farighis foirejo. Kun la disvolvigho de komerco la loko de la Foiro de "Tria Monato" farighis iom post iom komercejo sur la Suda Silka Vojo.

    La antikva china granda vojaghisto Xu Xiake iam spertis la Foiron de "Tria Monato". Li pririgardis du tagojn kaj skribis en notlibro: "En la foiro vendighas diversaj varoj de multaj provincoj kaj ankau de Yunnan loghata de naciminoritatoj, kaj dense punktighas standoj. Chirkau ili svarmas viroj kaj virinoj. La standoj ofertas chefe drogherbojn, feltojn, teksajhojn, bronzajhojn kaj lignajhojn." El tio videblas, ke jam en Ming-dinastio (1368 -1644) en la foiro regis granda vigleco. Tiam en ghi negocis komercistoj ne nur el centra Chinio, la provincoj Jiangsu, Zhejiang kaj Tibeto, sed ankau el Birmo.

    En la pasintaj jaroj pliprosperighas la foiro. Kamparanoj plejparte achetas en ghi chiutagajn bezonajhojn. Baj-aj knabinoj venas acheti doton por si. Multaj alilokanoj shatas delikatajn pajloplektajhojn, marmorajhojn kaj tradiciajn plektajhojn de baj-oj. La chinaj drogherboj, vendataj en la foiro, chiuj estas produktitaj en Yunnan. Sako post sako da drogherboj amasighas sur monto-deklivo kaj chie sternighas strioj de rugha shtofo kun laudvortoj pri la ofertajhoj. La sakoj altiras multajn klientojn. Nokte la vendantoj ripozas inter la sakoj.