Pluvetis
tiun tagon, kiam mi atingis la urbeton, iaman fortreson. Nebula
pluveto vualis la montojn chirkau la urbeto, malnovajn domojn kaj
profundajn stratojn en ghi.
Infanoj kun granda
ombrelo gaje marshis sur mallargha strato. En la urbeto chiuj stratoj
kun belaj mozaikoj estis pavimitaj el rulshtonetoj. En pluveto tiuj
shtonetoj bunte brilis. Laudire, la stratoj, kiujn la lokanoj nomas
Floraj Stratoj, estis konstruitaj de du shtontajlistoj. La Floraj
Stratoj aldonis elegantecon kaj romantikecon al tiu antikva fortreso.
La urbeto portas
la nomon Fuchuan. Ghi estis konstruita en la jaro 1500 en orienta
Guangxi, suda Chinio. Ghiaj dikaj kaj altaj muroj el grizaj shtonoj,
grandaj pordoj tegitaj per lado kaj alte starantaj gvatturoj, chiuj
estas bone konservitaj. Antaue, loghis en ghi nur garnizono kaj
plutokratoj, sed nun -- ordinaraj popolanoj. Tamen, ambauflanke
de la Floraj Stratoj la antikvaj loghdomoj kun belaj gravurajhoj
sur la pordo kaj fenestroj ankorau montras la majestecn de la potencaj
familioj. En iliaj ghardenoj staras antikvaj arboj, aromas diversaj
floroj, delikatas artefaritaj montetoj, kvietas fishlagetoj kaj
audighas de tempo al tempo zumado de ligna teksilo el la domoj.
Antaue, la loghantoj portis vestojn el shtofo teksita de ili mem,
sed nun la junuloj ne. Tamen, iuj maljunulinoj ne volas forlasi
tiun tradician manlaboron. En libera tempo ili shatas teksi shtofon
kaj fari veston en malnova stilo.
Tie la 3-etagha
domo nove konstruita de la familio de maljuna He distingighas per
moderneco. En la chambroj kun kahela planko staras led-tegitaj sofoj,
shranko-kompleto kaj aliaj modernaj mebloj. Maljuna He diris, ke
liaj prapatroj loghis en Shandong-provinco, poste ili transloghighis
en Fuchuan. Ghis nun jam 6 generacioj de la familio He vivis tie.
Oni povas diri, ke maljuna He estas indigheno. Kiel gardisto de
la urbeto, li estis respektata de la loghantoj pro siaj laboremo
kaj fideleco dum dekoj da jaroj. Per sia lerta farado de vino kaj
toufuo, li vivtenis siajn gefilojn. Ne volante vivi senfare, li
sin okupas pri kulturado de legomoj kaj bredado de centoj da porkoj
kaj kokoj.
La loghantoj
shatas Guangxi-operon. En la norda urbeto estas scenejo kun historio
de pli ol 400 jaroj. Maljuna Huang de la opera trupo, loghantoj
de la urbeto, eklernis la operon en sia 14-jara agho kaj laboras
kiel amatora aktoro dum la tuta vivo. Pro lia lerteco en prezentado,
la opera trupo de najbara gubernio ofte invitas lin al instruado...
La seninfanaj geedzoj Huang adoptis knabinon. En la urbeto estas
antikva moro, t.e. en la 10-a de la unua monato lau la china luna
kalendaro tiu familio, en kiu naskighis filo, devas pendigi lanternon
en la lanterna turo de la urbeto kaj senchese anstatauigi la kandelon
elbrulintan per la nova, por ke la lanterno lumu ghis la Lanterna
Festo en la 15-a de la sama monato. Per tio oni dankas dion, ke
li donis al ili filon, kaj petas dion beni la idon... Tiujare, maljuna
Huang faris lanternon kaj pendigis ghin en la turo. Vespere, en
la turo brilis diversaj lanternoj kaj ekster ghi tondris petardoj
kaj bruegis tamburado kaj gongado. Loghantoj dancis drako- kaj leonodancojn,
dum maljuna Huang entuziasme prezentis Guangxi-operon. Pasintjare
li pendigis alian lanternon en la turo, char la farighis avo.
Dank' al la vivo
kvieta kaj harmonia, loghantoj longe vivas. Sur la Floraj Stratoj
ofte vidighas 80-90-jaraj maljunuloj. Ili diris, ke ili povas longe
vivi, char ili trinkas akvon el antikva puto. En la urbeto estas
9 antikvaj putoj kun bonkvalita akvo. Sur ilia rando el marmoro
estas kavetoj 5-6 cm profundaj kauzitaj pro longjara shnur-tirado
de akvo. Neniu scias, kiam oni fosis tiujn putojn. Tamen cirkulas
jena legendo: Antikve la fortreso estis sieghita de malamikoj kaj
al la loghantoj mankis akvo kaj manghajhoj. Informighinte pri tio,
Diino Wangmu ordonis al feinoj depreni de sia kapo jadan harpinglon
kaj jheti ghin al la fortreso. Kiam la harpingloj enpikighis en
la teron, aperis putoj, el kiuj shprucis dolcha akvo. La loghantoj
savitaj do konstruis en la fortreso templon, kie ili bruligis incensojn
kaj faris preghadon por danki Diinon Wangmu.
|