Xinji
de Hebei-provinco estas fama urbeto de ledajhoj en Chinio. Tie funkcias
8 000 entreprenoj pri tanado kaj pri farado kaj vendo de ledajhoj,
kiuj produktas 1.5 milionojn da peltajhoj jare.
Profitante de
fel-prilaborado, Xinji sin richigis kaj ne plu estas simpla urbeto.
Tie staras altaj domoj, ambauflanke de la stratoj vicighas grandaj
kaj malgrandaj butikoj kaj budoj de diversaj ledajhoj, kiaj vestoj,
gantoj, kofroj kaj shuoj.
En la urbeto
estas granda bazaro de ledajhoj, kiu ampleksas multajn fakojn de
leda industrio, inkl. de scienc-teknikaj informejoj, bankoj, restoracioj,
amuzejoj ktp. Tiujn lokojn frekventas klientoj. Vendistoj senchese
krias kun rideto: "Rigardu la bonkvalitajn ledajhojn. Provu kaj
achetu!"
Se vi proksimighas
al iu ajn budo, la mastro eble ne volas liberigi vin sen via acheto.
Do, okazas ofte marchando inter la achetanto kaj vendanto. Achetantoj
chiam postulas, ke la vendanto malaltigu la prezon kiel eble plej
multe. Kiam la achetanto pretas foriri sen acheti, ofte audighas
la vocho de vendanto: "Nu, prenu. Ho, mi malprofitas."
Jam
en la historio Xinji estis prilaborejo kaj komercejo de peltajhoj
en norda Chinio. Tiam la instalajhoj por tani felon estis tre simplaj
kaj multaj familioj faris nur shaffelajn surtutojn, matracojn k.a.
La fel-prilaborejoj ofte malbonodoris, tial oni nomis la fel-prilaborantojn
malbonodoraj tanistoj. Ili manghis ekskluzive vaporumitajn farunajhojn
sorgajn au maizajn kaj mem faritajn peklajhojn. Nun la malnova kaj
mallargha strato, kadukaj pordoj de la prilaborejoj ankorau rememorigas
pri la malfacilaj jaroj de la felistoj.
Dank' al la ekonomia
disvolvigho komence de la 80-aj jaroj, la tiea leda industrio multe
evoluis. Oni importis avangardajn mashinojn kaj teknikojn de tanado.
Renovigo de ekipajhoj kaj apliko de avangarda tekniko variigis kaj
delikatigis produktajhojn, kiuj vendighas ne nur en multaj lokoj
de Chinio, sed ankau en aliaj landoj.
Nun
fel-prilaboron faras ne nur la tieaj loghantoj, sed ankau alilokanoj.
Iuj privataj entreprenoj chiu kun la jara vendovaloro de 100 milionoj
da juanoj dungis multe da laboristoj. Tiaj entreprenoj plejparte
vendas en la malsupra etagho kaj produktas en la supra. La urbeta
registaro bone faras administradon kaj servadon. Por kulturi fakajn
laborantojn kaj levi kvaliton de la varoj, ghi fondis lernejon de
fasonado kaj tajlorado, instituton de ledaj vestoj kaj sendis fabrikestrojn
kaj led-teknikistojn viziti aliajn landojn kaj lerni alilande. Ankau
al medi-protektado ghi dedichas grandan atenton. Kolektinte monon
de fabrikoj, ghi konstruigis 3 poluci-imunajn kvartalojn de fel-prilaborado.
La urbetanoj bone komprenas, ke por sin richigi per leda industrio,
oni neniel devas polucii la medion.
|