Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Plekti novan vivon per bambuoj

de MAO LUJI kaj ZHOU SHUZHEN

    La urbeto Qingzhou apud montoj kaj che rivero abundas je bambuoj. Ambauflanke de ghiaj stratoj multas vendejoj de diversaj bambuajhoj, kiaj korboj, seghoj, chapeloj, kanoj, shosoj, manghiloj, ludiloj, muzikiloj, boatoj kaj matoj. En la tuta urbeto aromas freshaj bambuoj.

    Situante en la meza parto de Fujian-provinco kun humida klimato, la urbeto estas ideala loko por kreskado de bambuoj. Chiuj Qingzhou-aj familioj kulturas bambuojn, kiuj estas fonto de iliaj chiutagaj necesajhoj. Ili chiuj lertas en farado de plektajhoj el bambuo kaj tiu metio heredighas de generacio al generacio. Nuntempaj Qingzhou-anoj estas lertaj aparte en plektado de bambuaj matoj.

    Bambua mato havas longan historion en Chinio. Komence ghi estis uzata por sidado dum manghado kaj poste nemalmultaj chinoj kutimighis dormi sur ghi en somero por eviti varmon. Kun disvolvigho de teknologio, pli kaj pli multighas la specoj de matoj. Antaue Qingzhou-anoj plektis matojn el bambushelo. Tiuj matoj malpezaj kaj suplaj malmulte kostis. Nun oni produktas multe da matoj el bambubloketoj. Por fari tiajn matojn oni unue segas bambutrunkojn en bloketojn rektangulajn au en formo de umefloro, poste ilin vaporumas, sekigas, poluras kaj truas kaj fine ilin kunligas per maldika shnuro el nilono. Kompare kun matoj el bambushelo, tiuj el bambubloketoj estas komfortaj, ne flavighas nek deformighas post kelkjara uzado. Pro tio ili estas facile vendataj, kvankam iom pli karaj.

    Tiel la mato-industrio de Qingzhou rapide disvolvighis. Preskau chiuj tieaj familioj sin okupas pri tio. Tiutage, ni vizitis iun familion. En la korto iu virino lerte kunligis bambubloketojn. Mato pendanta post shi brilis sub la suno. Shi diris, ke shi povas fari du matojn chiutage kaj enspezas chiumonate 750 juanojn, kiuj ja sufichas por la vivteno.

    Krom familiaj metiejoj kaj malgrandaj prilaborejoj de bambuajhoj, en la urbeto estas ankau Bambuo-Grupo kune fondita de 72 kamparanaj familioj. Ghia gvidanto Le Mingcong diris, ke antaue Qingzhou-anoj faris plektajhojn el bambuo chefe por si mem kaj vendis nur la superfluajn. Sed nun la loghantoj havas koncepton pri merkata ekonomio kaj komprenas, ke oni malmulte profitis de familia metio. Tial ili kune starigis la entreprenon kun automata produktolinio por fari matojn pogrande, kaj ilia profito estas preskau centobla kiom tiu de individuoj. Por havi pli grandan lokon en la merkato, la grupo achetis modernajn telekomunikajn ekipajhojn kaj enoficigis fakulojn pri projektado, tekniko, vendo k.a. La de ghi produktitaj matoj estas vaste shatataj pro sia bona kvalito.

    Qingzhou-anoj sin richigis per bambu-plektado. Ili anstatauigis siajn bambuajn dometojn per belaj etaghdomoj kaj vojaghas per auto au trajno anstatau boato. Tamen ili komprenas, ke ili vivas de tiuj prosperaj bambuoj plene sur montoj. Ili estas nedisigeblaj de bambuoj. En festaj tagoj ili kantas kaj dancas akompanate de agrabla muziko ludata per bambuaj instrumentoj. En marto chiuj familioj iras al monto por forigi herbojn, planti bambuojn kaj oferi vinon al bambuoj -- jen la Tago de Omagho al Bambuoj.