Che
urbeto, sur du grandaj banjanoj, sidas miloj kaj miloj da ardeoj.
Frumatene, ili flugas al lagbordo por serchi manghajhon, dume baj-aj
fishistoj movas boatojn por kapti fishojn. Tiu urbeto, kie harmonie
kunvivas la homoj kaj la birdoj, estas nomata Xizhou sidanta che
Diancang-monto kaj Erhai-lago.
La
klara lagakvo bluas kiel la chielo. La fishistoj manipulantaj chu
fishkanojn, chu fishretojn, aspektas serenaj kaj senzorgaj. La fishagloj
sagacaj kiel chashundo foje-refoje bushe portas fishojn el la akvo
kaj ricevas de la mastro fishetojn au gastropodojn kiel rekompencon.
La fishistoj surlage pasigas sian tutan tagon. Tagmeze, el chiuj
kajutoj levighas kuirfumo. Vespere, la subiranta suno oranghigas
la chielon, la lagon kaj la revenantajn boatojn. Ekbruas la urbeto,
ripozas la ardeoj sur la banjanoj, kaj la fishistoj postlasas siajn
piedsignojn sur la shtonplata vojo...
La
fishistoj estas gastamaj. Se vi eniras en iun ajn antikvecan domon,
la gastigantoj regalas vin tri-foje per teo lau la baj-a maniero:
Je la unua fojo estas amara teo preparita el tefolioj rostitaj en
argila poto sur fajro, je la dua estas dolcha teo konsistanta el
juglando kaj bruna sukero, kaj je la tria estas gustoreveka teo
el zingibro, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum), mielo ktp. La gastigantoj
klarigas, ke ili unue trinkigas al vi amaran teon, por ke vi sentu
malfacilecon de la vivo, kaj poste proponas al vi dolchan teon por
deziri al vi mielan vivon. La loghantoj estas fieraj pro siaj prapatroj
kaj la 2100-jara historio de la urbeto. Ili konigas, ke ne chiuj
iliaj prapatroj sin vivtenis per fishkaptado, ili scipovis teksi
kaj lig-tinkturi shtofon, kaj la komerco de lig-tinkturitaj shtofoj
prosperis enlande kaj en Birmo, Hindio... Tiel la urbeto farighis
grava en komerco sur la antikva Suda Silka Vojo. En la 30-aj jaroj
de la 20-a jarcento la richaj komercistoj konstruis tie multe da
domoj kaj postlasis al la urbeto malnovajn domojn luksajn kun bele
ornamitaj traboj.
Ankau
la Papilia Fonto estas fiero de la loghantoj. En chiu somerkomenco,
la aromo de floroj kaj arboj che la fonto allogas sennombrajn papiliojn.
La diverskoloraj papilioj flirtas au interkrochighas unu al alia
en chenoj pendantaj de la arbosupro ghis la lagosurfaco. Antikvuloj
notis tian mirindan spektaklon, kiu nun ankorau allogas sennombrajn
vizitantojn de malproksime. Pro tio la urbeto farighis fama turisma
loko. Ankau virinoj che Erhai-lago sin okupas pri turisma komerco.
El lig-tinkturita shtofo ili faras vestojn kaj jupojn kun brodita
bordero kaj vendas ilin al turistoj.
Same
kiel chiuj aliaj baj-oj, la tieaj fishistoj kredas je Propra Dio,
kiu estas imperiestro, popola heroo au totemo. Unu au kelkaj vilaghoj
kredas je unu Propra Dio. Chiu vilagho havas templon de Propra Dio.
Propra Dio estas rigardata kiel patrona dio de la vilagho. En la
23-25-a de la kvara monato lau la china luna kalendaro la baj-oj
solenas la Feston de Propra Dio. Tiam la vilaghanoj loghantaj chirkau
Erhai-lago, gvidate de la plejaghulo, kaj kantas kaj dancas, kaj
kolektighas en la plej granda templo de la urbeto por preghi por
richa rikolto kaj longa vivo. Post tutnokta amuzado oni iras al
Erhai-lago kaj pie kultas Dion de Lago.
|