Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Vizito al Jianmen

de YI ZHOU

    Inter sennombraj chinaj manghajhoj toufuo estas simpla kaj ordinara. Farita el sojfaboj, ghi estas vaste shatata, precipe de maljunuloj kaj infanoj pro siaj proteino abunda kaj gusto bona. Oni povas manghi pladojn el toufuo chie en Chinio, chu en grandaj restoracioj chu en malgrandaj manghbudoj.

    Antau nelonge mi ghuis pladojn el toufuo kun aparta gusto en la urbeto Jianmen de Sichuan-provinco, sudokcidenta Chinio.

    Tiutage, kiam mi finis intervjuon, jam vesperighis. Mia amiko invitis min al malgranda restoracio antikveca kaj komforta che strato. Li diris al mi che tablo, ke ni havos lokajn pladojn kun originala gusto. Momenton poste, oni surtabligis delikate preparitajn pladojn unu post alia, kiujn mi ne konis. Poste la kuiristo sciigis al mi, ke tiuj pladoj estis faritaj el unu sama materialo -- toufuo kaj havas chiu interesan legendon. Mi miris, ke oni preparis el toufuo tiom da pladoj kun malsamaj gustoj. Post admirado de la kuirarto mi demandis la amikon pri la tiea toufuo.

    De antikve Jianmen estas nepra enirejo al Sichuan-provinco. Kaj la tiea toufuo kun historio de pli ol 1 700 jaroj estas tradicia manghajho tre shatata de klientoj el diversaj lokoj. Kun richa sperto, Jianmen-anoj lerte faras el toufuo bongustajn pladojn. Pro tio la urbeto famighis. En ghi vivas ch. 400 familioj kaj ambauflanke de ghia strato longa je du km prosperas pli ol 100 toufu-farejoj kaj restoracioj karakterizitaj de diversgustaj pladoj el toufuo. Chiutage komercistoj, turistoj kaj shoforoj venas en la urbeton kaj ghuas la tieajn toufu-pladojn. Jen ilia veturiloj formas ambauflanke de la strato longan vicon ghis ekster la urbeto.

    La tiea toufuo bongustas, char ghia farado estas delikata. Hodiau Jianmen-anoj aplikas ankorau la antikvan toufu-produktan metodon sekrete hereditan. Ili uzas kiel materialojn sojfabojn kreskintajn sur cheriveraj kampoj kaj fontakvon el monto.

    En la urbeto nemalmultaj familioj faras toufuon hejme. Posttagmeze ili mergas selektitajn sojfabojn en fontakvon por 10 horoj. En tre frua mateno, kiam koko kokerikas la unuan fojon, ili ekfaras toufuon. Viroj manipulas muelilon kaj en ghian truon virinoj shutas per cherpilo mergitajn sojfabojn kun akvo. Dum la turnighado de la muelshtono elfluas blanka sojfaba lakto. Ghin boliginte per milda fajro, ili ghin filtras per gazo kaj en ghin miksas iom da halogeno. Post ghia kazeigho ili envolvas ghin per gazo kaj subpremas ghin per peza objekto. Kiam akvo estas elpremita, toufuo pretighas. Tagighas. Oni transportas la vaporantan toufuon al restoracioj per vekto kun bambuaj korboj au per charo. Laudire, la urbeto konsumas chiutage pli ol 400 kg. da toufuo. Se chi tiu ne elvendighas en la sama tago, oni tranchas ghin en malgrandajn kubojn, enfrotas salon en ilin, bukanas ilin per segajho ghis flavigho kaj kolektas ilin sur bambuajn pinglojn por ilin sekigi. Tiaj ventsekigitaj toufuajhoj estas preferataj de vin-trinkantoj.