Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


La televida urbo en Chinio

de LI QIANG

    Sude de Zhuozhou, Hebei-provinco, oni starigis novan urbon. Ghi estas unu el la produktaj bazoj de la Centra Televida Stacio, la plej granda en Chinio. Malfermite, ghi jam akceptis turistojn kaj filmistojn en -kaj eksterlandajn.

    Laudire, dum la periodo de Tri Regnoj (220-280), Liu Bei, estro de Shu-regno, kaj lia generalo Zhang Fei naskighis en Zhuozhou, kaj ili konatighis kun alia generalo Guan Yu en tiu loko. En persika ghardeno la tri personoj fratece ligighis por chiam. Per ilia renkontigho komencighis la fama china klasika romano "Rakontoj de Tri Regnoj".

    La urbeto Han en la televida urbo konstruighis por filmado de la 80-parta televida filmo "Rakontoj de Tri Regnoj". Antaue oni elektis kaj konstruis provizoran filmejon de televida filmo diversprovince, kio kauzis grandan malshparon de mono, tempo kaj uzitaj konstruajhoj zorge projektitaj de belartisto por la filmo. Por shanghi la situacion, ekde 1990 la Centra Televida Stacio investis por konstrui produktan bazon en Zhuozhou.

    Pordo-turo staras sur la alta defendmuro de la urbeto Han, kie oni filmadis multajn atakajn spektaklojn en "Rakontoj de Tri Regnoj" kaj spektaklojn de Han-dinastio en aliaj televidaj filmoj. En la urbeto kushas tri stratoj, kiuj portas stilojn de Wei-, Wu- kaj Shu-regnoj. Ekz. la strato en stilo de Wu-regno similas al tiu en akvoricha regiono sude de Yangzi-rivero. Ligna ponto staras super kanalo lau la strato. Ligna shipo ripozas en la kanalo. antau filmado oni devas pumpi akvon de proksima rivereto en la sekan kanalon. Tiel oni kreas tipan stratan pejzaghon ofte videblan en la akvoricha sudo. Lau la stilo de Tang-dinastio (618-907) oni starigis la urbeton Tang, kiu portas chefe nigran kaj grizan kolorojn same kiel la urbeto Han, sed la unua estas pli grandioza ol la lasta. En ghi altas pordo-turo, larghas strato, luksas palaco kaj modestas popolaj loghdomoj. Tie naskighis pli ol dek filmoj kaj televidaj filmoj, inkl. la granda televida filmo "Li Longji" pri imperiestro de Tang-dinastio kaj la filmo "Yang Yuhuan" pri lia plej dorlotata kromedzino. Ankau la televida filmo "Li Shimin" pri alia imperiestro de la dinastio filmighis tie. En la filmo la juna imperiestro Li Shimin svingadis glavon, sidante sur galopanta chevalo, kiel brava militisto.

    Tie la loghejo estas luksa: alta alero, granda chefhalo, elegantaj mebloj, zigzaga verando, belaj artefaritaj montetoj, verda herbaro. Ambauflanke de la strato staras butikoj unu apud alia kun diversaj shildoj, kiuj montras prosperon de la dinastio. Post la inauguro en la 5-a de septembro 1992 la Televida Urbo jam akceptis dekmilojn da turistoj.

    La Televida Urbo konstruighis iom post iom lau la bezono de filmado. Oni konstruis la urbeton Tang pli frue ol la urbeton Han. Kiam la unua finkonstruighis, finighis la filmado de la televida filmo "Li Longji". Nun la konstruado de la urbeto Han kaj la filmado de la televida filmo "Rakontoj de Tri Regnoj" iras samtempe.

    En la Televida Urbo konstruighis ankau luksaj hoteloj Taoyuan kaj Meiyuan en stiloj de Tang- kaj Qing-dinastioj por akcepti filmistojn kaj turistojn. La filmado-halo kun areo de 1 200 kvadrataj metroj, la plej granda en Azio, jam ekfunkciis. La konstruantoj de la urbo planas starigi pli multajn antikvecajn konstruajhojn en tiu 200-hektara dezerto, ekz. tiuj de Song-dinastio (960-1279) kaj Yuan-dinastio (1271-1368), subakva truka filmejo kaj primora pitoreskejo de nacimalplimultoj.

    Antauvideble, la Televida Urbo pli kaj pli perfektighos kaj allogos pli da homoj kiel bazo de filmo-produktado, galerio de antikva kulturo kaj turisma loko sur la ebenajho de norda Chinio.