Paizhouwan
estas unu el la chinaj urbetoj kun 60 mil loghantoj. Ghi estas konata
de multaj chinoj pro la inundo, kiu okazis en 1998 en la baseno
de Yangzi-rivero. La inundo kauzis grandan perdon al la borda regiono,
speciale al Paizhouwan, kie brechighis la digo de la rivero. La
loko kun areo de 148.8 mil kvadrataj metroj estis inundita, 16 lernejoj
estis detruitaj kaj 11862 homoj perdis sian loghdomon. Tiam la sorto
de la loghantoj de Paizhouwan vekis atenton de chiuj chinoj. Hodiau,
post pli ol du jaroj, kia estas Paizhouwan?
Antau
nelonge kun jhurnalistoj mi vizitis Paizhouwan. Kiam la auto veturis
sur la shoseo, tra la fenestro mi vidis, ke ambauflanke de la vojo
estas italaj poploj kun verdaj folioj, kolzoj kun flavaj floroj
kaj multaj domegoj. Antau miaj okuloj estas ebenajho kun fekunda
grundo, multaj kampoj kaj verdaj herboj.
En
akompano de la urbestro ni venis al la digo. Ghi kun longeco de
41.5 kilometroj estis plilarghigita kaj plifortikigita. La digo
havas larghecon de 8 metroj, altecon de 31.5-32.5 metroj kaj gradienton
de 1:3. Ghi estis konstruita el sakoj kun tero kaj cemento kontrauondaj
kaj akvo-imunaj. La digo gardas ne nur 60 mil loghantojn de la urbeto,
teritorion de 10.4 mil hektaroj, 165 entreprenojn de industrio kaj
komerco, kaj ankau Wuhan, chefurbon de Hubei-provinco. Pro ghia
graveco, en la lastaj tri jaroj, la Paizhouwan-a popolo rekonstruis
ghin. En 1999 la nova digo eltenis la tajdon kun alteco de 31 metroj.
Ekde tiam Paizhouwan-anoj adiauis la historion de maltrankvilo kaj
timo kaj komencis vivi kaj labori trankvile.
Starante
sur la digo, mi vidis, ke en Yangzi-rivero navetas pasaghershipoj
kaj kargoshipoj. Che la digo staras vicoj kaj vicoj da verdaj italaj
popletoj plenaj de viveco. Montrante la popletojn, s-ro Li Huaping,
sekretario de la urbeto, diris: "La poploj estas tre bonaj,
ili kreskas rapide. Kiam la rivero inundis, ili farighis savantoj
de la homa vivo kaj oni nomas ilin 'vivarboj'. Dum la inundo parto
de la arboj falis kaj la plejparto mortis pro longa trempigho en
akvo. Preskau neniu vegetalo restis tie post la inundo. En la lastaj
tri jaroj ni plantis 900 mil poplojn por gardi la digon." Li
daurigis: "Paizhouwan estos kovrita per verdo en baldaua estonteco,
tiam vi gastu refoje chi tie."
Aliaj
magistratanoj konigis al ni la evoluadon de Paizhouwan dum pli ol
du jaroj kaj akompanis nin viziti fabrikojn, lernejojn kaj chefajn
stratojn. Chie, kien ni iris, neniu postsigno de la inundo videblis
kaj prezentighis antau ni vivoplena Paizhouwan.
En
la lastaj tri jaroj Paizhouwan-anoj revivigis entreprenojn per altiro
de fremdlandaj komercistoj por ilia investado. La totala produktovaloro
de la urbeto en 2000 atingis 600 milionojn da juanoj, je 150 milionoj
da juanoj pli multe ol en 1997.
En
la laborejo de la Paizhouwan-a Industria Limigita Kompanio por Bonstatigaj
Aferoj, ni vidis rughan strekon sur la muro kun vortoj "98
inunda linio". Laboristoj diris al ni, ke tiam la linion atingis
la akvo, kaj ili laboris streche kaj orde por redukti la perdon,
kiun kauzis la inundo.
La
inundo en 1998 kaj translokado de la loghantoj en 1999 kauzis seriozan
katastrofon al la agrikulturo de Paizhouwan. En la lastaj tri jaroj,
la urba registaro gvidis la kamparanojn labori por merkata bezono
kaj ekologia agrikulturo altefika, certaskala kaj karakteriza kaj
formis industrian chenon interkompletigi industrion kaj agrikulturon
kaj kreskigi produktokvanton kaj produktovaloron kun agrikulturo
kiel materiala bazo kaj industrio kiel prilabora bazo. La pokapa
enspezo de kamparanoj en 2000 estis pli multa ol en 1999 je 19.3%.
Pligrandighis
la urbeto, konstruighis domoj de kamparanoj, plialtighis edukado
kaj normighis la medicina kaj higiena afero. Dank' al subteno de
la registaro kaj helpo de la sociaj organizoj, la Paizhouwan-a popolo
konstruas sur la ruino la novan, belan kaj richan hejmlokon.
Mi
kredas, ke morgau Paizhouwan estos pli bela.
|