La
malgranda antikva urbo Fenikso en okcidenta Hunan-provinco sidas che
la monto Fenikso kaj pro tio ricevis la nomon. Plejparto de la 360
mil urbanoj estas mjau-oj kaj tughja-oj. Mi konis la urbon pere de
la artikolo de s-ro Shen Congwen, literatura majstro, kiu naskighis
kaj kreskis tie. Li tiel priskribis la malgrandan urbon: "En
la komenco, kiam mi lernis en lernejo, mi chiam zorgis pri la rivereto
ekster la urbomuro, floroj kaj herboj che la piedo de la urbomuro,
arboj sur la monto en malproksimo kaj mirinda vilagho de mjau-oj..."
Sub lia plumo la urbo Fenikso estas eleganta kaj belega, pro kio mi
decidis veturi al ghi por propraokule vidi ghin.
En
la tago, kiam mi atingis la urbon Fenikso, pluvetis. En tia tago
la urbo estis kvieta. La malnova strato pavimita per nigraj shtonaj
platoj, la griza muro plena de makuloj kaj la rugha pordo jam palighinta,
komponis pentrajhon en pluveto. Ambauflanke de la strato staras
duetaghaj lignaj domoj, kiuj funkcias kiel butikoj de lig- kaj vaks-tinkturitaj
shtofoj, arghentaj ornamajhoj, metiartajhoj faritaj el vitro, shtofo
kun presitaj desegnoj kaj aliaj objektoj en nacia gusto.
Elirinte
el la malnova strato kaj tra la antikva urboturo, ni venis al la
malgranda Tuojiang-rivero, kiu fluas preter la urbo. La rivereto
reflektis surfostajn etaghdomojn pendantajn sur la bordo vicon post
vico. Pasantoj kun bambua korbo sur la dorso transiris ponteton
el lignaj platoj, fishkaptistoj veturigis per bambua stango au ligna
remilo sian boaton, sur kiu staris fishaglo kaj super la rivereto
audighis bruo de vesto-lavado farita de virinoj che shtonaj shtuparoj.
En
la tombejo ne estas alta tombo de s-ro Shen Congwen. Sur la tomboshtono
el natura bunta marmoro legighas liaj vortoj: "Lau mia pensmaniero
oni povas kompreni min, kaj lau mia pensmaniero oni povas koni ankau
aliajn". Siatempe la malforta juna sinjoro forlasis la malgrandan
urbon kaj poste farighis majstro en la china literatura rondo, tamen
li neniam forgesis sian naskighurbon: "Mi ofte vivas en la
impreso donita de la malgranda urbo." Kaj la urbo Fenikso kaj
okcidenta Hunan liveris al li neelcherpeblan fonton de verkado.
Li neniam forgesis la fekundan teron, kiu nutris lin. Same kiel
li, ankau pentristo Huang Yongyu ne povis forgesi sian naskighurbon
Fenikso kaj konstruigis tie domon en sia agho de 70 jaroj.
La
urbo Fenikso estas kaj natura kaj kultura. Pli ol cent antikvaj
konstruajhoj miniaturis la historion de la urbo. Antikvaj loghdomoj
kun granda korto sin kashantaj che mallarghaj stratoj montras richan
kulturon kaj nacian spiriton de la malgranda urbo. Tie "nacio"
kaj "tradicio" neniom palighis pro tempopaso kaj chiam
regas super la malgranda urbo kaj en la koro de la urbanoj. Kvieteco
de la naturo kaj postsigno de la historio tie kunfandighis harmonie.
La
lirlanta rivereto dotis la malgrandan urbon per romantikeco. Tamen
la urbo ne estas akva lando vualita de pluveto sude de Yangzi-rivero,
sed brakumita de rivereto kaj montoj kun prosperaj arbaroj. Dank'
al tio la urbo karakterizighas ankau per ecoj de monta urbo. Ghi
allogas per sia beleco propra kaj aparta.
|