En
Yunnan-provinco de Chinio estas areo trafluata de tri paralelaj
riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang, kiuj fontas de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho. La tri riveroj paralele fluas 170 kilometrojn en altaj
montaroj kaj kreas fascinan naturan pejzaghon.
La
areo situas en interkrucigho de la orienta Azio, suda Azio kaj la
Qinghai-Tibeta Altebenajho. Ghi estas reprezentanta regiono de alpa
geomorfologio kaj ghia evoluado kaj unu el la regionoj kun plej
richaj specoj de vivajhoj.
En
la regiono vaste etendighas neghaj montoj kaj montrighas vertikala
shanghigho de absoluta alto de 760-6740 metroj, ke tie trovighas
altaj valoj, neghaj montoj, glaciriveroj, altebenajhaj malsekejoj,
arbaraj herbejoj, dolchakvaj lagoj, raraj bestoj kaj valoregaj vegetaloj.
En la regiono trovighas 118 neghaj montoj chiu en absoluta alto
de pli ol 5000 metroj. La montojn akompanas primitivaj arbaroj kaj
centoj da glaciaj lagoj. La negha monto Meili en absoluta alto de
6740 metroj estas tegita de eterna glacirivero, kiu etendighas de
la montosupro ghis la arbaro en absoluta alto de 2700 metroj.
En
Laojun-monto de Lijiang estas la plej vasta regiono de Danxia-geomorfologio
en Chinio. Tie estas multaj primitivaj arbaroj kaj en la arbaroj
multaj rughaj shtonoj eroziighis kaj havas surfacon similan al testuda
shelo. Tie estas monto simila al granda testudo konsistanta el miloj
da malgrandaj testudoj en regulaj vicoj.
La
regiono ne estis kovrita de la kontinenta glacirivero de la kvaternara
epoko kaj la montaroj en la regiono etendighas de nordo al sudo,
tial la regiono farighis la chefa trairejo kaj rifughejo de specoj
de vivajhoj de la Eurazia Kontinento kaj farighis loko plej richa
je fauno kaj flauro de la Eurazia Kontinento. Sekve la regiono estas
honorata biogena banko.
La
regiono okupas malpli ol 0.4 pocenton de la tuta teritorio de Chinio,
sed ghi havas 20% de la specoj de altklasaj vegetaloj kaj 25% de
la specoj de bestoj de Chinio. En la regiono vivas 77 specoj da
shtatnivele protektataj raraj bestoj inkluzive de orhara simio,
antilopo, uncio, bengala tigro kaj nigrakola gruo kaj kreskas 34
specoj da shtatnivele protektataj vegetaloj.
En
printempo la loko estas tapishita de diversaj floroj de pli ol 200
specoj. Tial vegetalistoj nomas la lokon natura ghardeno sur alta
monto.
Krome
en la regiono loghas 16 nacimalplimultoj. Tio estas tre malofta
fenomeno en la mondo, ke en tiu loko kunekzistas multaj nacioj,
multaj lingvoj, multaj religiaj kredoj kaj multaj moroj. Dum longa
tempo la Regiono Paralele Trafluata de Tri Riveroj estas dezirata
loko de sciencistoj, aventuristoj kaj turistoj. Ili alte taksas
la regionon pro ghiaj evidentaj scienca valoro, estetika signifo
kaj partikulara kulturo de nacimalplimultoj.
En
1985 oficisto de Unesko rimarkis la miraklan regionon pere de sputnikaj
fotoj kaj malsekretigis ghin al la mondo. En 1988 la china registaro
difinis la regionon shtatnivela pitoreskejo en la dua nomlisto.
En
la 2-a de julio de 2003 la regiono estis enskribita de Unesko en
la Liston de Mondaj Heredajhoj.
|