Yuanmingyuan
en la nordokcidenta antauurbo de Pekino estis imperiestra ghardeno
zorgeme konstruita dum la regado de kvin imperiestroj de Qing-dinastio
(1644-1911). Oni nomis ghin "La plej bela el la mondaj ghardenoj",
"Tipo de la mondaj ghardenoj" kaj "Orienta Versajlo".
Ghi
konsistis el tri partoj, Yuanmingyuan, Changchunyuan kaj Qichunyuan.
Kun areo de 350 hektaroj, ghi estis grandioza kaj belega ghardeno.
Tie estis rokajhoj kaj belegaj konstruajhoj, prosperis diversaj
arboj kaj floroj, lirlis zigzagaj riveroj, staris charmaj pavilonoj,
kushis insuletoj, digoj kaj aliaj, kiuj dividis la vastan lokon
en centojn da pitoreskejoj, chirkauitaj de montoj kaj riveroj. Tie
la akvosurfaco konsistigis 2 kvinonojn de la totala areo. Tie kushis
250 rokajhoj. Chio chi tio faris la lokon pli charma ol tiuj en
la suda parto de Jiangsu-provinco.
Ghi
estis fama ne nur pro siaj belaj vidindajhoj, sed ankau pro abundo
da libroj. Oni povas diri, ke ghi estis granda imperiestra biblioteko.
Granda franca verkisto Victor Hugo diris: "Ech se oni kolektus
chiujn trezorojn de la francaj muzeoj, ili estus multe malpli abundaj
ol tiuj en tiu grandioza orienta muzeo." En la haloj de la
ghardeno estis sennombraj luksaj mebloj el pterokarpo. Tie vidighis
raraj dokumentoj chinaj kaj alilandaj. En la ghardeno estis Wenyuange,
unu el la kvar chinaj imperiestraj bibliotekoj. Tie konservighis
"Sikuquanshu", "Kolekto de antikvaj kaj nuntempaj
libroj", "Kremo de Sikuquanshu" kaj aliaj valoraj
eldonajhoj.
Tamen
tiu mondfama ghardeno estis forbruligita de la Brita-Franca Alianca
Armeo oktobre de 1860 kaj post tio la Okpotenca Alianca Armeo, chinaj
militaristoj kaj bandoj ripetfoje detruis ghin. Jam antau longe
malaperis la belegaj pejzaghoj kaj nun vidighas nur vasta ruino,
kiu estas atesto de senkapableco kaj putro de la regantoj de Qing-dinastio
kaj ankau brutaleco de imperiismaj agresantoj. Ghi estas ankau alarmo
por ke la chinoj ne forgesu tiun hontegon.
En
1949 naskighis la nova Chinio, kies registaro donis grandan atenton
al bonordigo kaj protekto de la ruino de Yuanmingyuan. Nun ankorau
konservighas la ghardena arangho de Yuanmingyuan, kies duono nun
estas zono por arboplantado. Tie verdas cento da miloj da arboj.
Vidighas plejparto de la bazoj de la konstruajhoj, dekoj da rokajhoj
kaj la ruino de shtonaj skulptajhoj de la Okcidenta Domo estas tre
okulfrapa.
Antau
20 jaroj la china Shtata Konsilanaro aprobis la gheneralan projekton
de la urba konstruado de Pekino, kiu faris la ruinon parko, kaj
difinis la celon de ghia disvolvigho. Junie de 1988 malfermighis
la parko. Por vidigi la specialecon de la parko oni bonordigis la
ruinon kaj konstruis pontojn kaj vojojn, fosis lagojn, konstruis
montetojn, riparis dekkelkajn antikvajn konstruajhojn kaj establis
plurajn servejojn. Nun la parko farighis bela arboricha vidindejo.
Chiujare tie okazas festivaloj printempa, lotusflora, krizantema
kaj aliaj.
|