Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


Pri arkitektura projekto de la SomerumaVilao de Chengde

de QUN BIAN

     En la china historio preskau chiuj imperiestroj kaj korteganoj amis naturajn pitoreskejojn, kaj la ghardenoj funkciis kiel peranto por ke ili sin banu en la naturo. La chinaj arkitektoj substrekis harmonion de la naturaj kaj artefaritaj pejzaghoj. Ili faris rokajhon tiel, ke ghi portu neniun signon de artefarado, tial la Somera Palaco en Pekino kaj la Someruma Vilao en Chengde ambau estas belaj kiel la naturaj pejzaghoj. La Someruma Vilao en Chengde multe diferenccas de la pompa Somera Palaco en Pekino. Tie ne vidighas brilaj domtegmentoj el flave glazuritaj tegoloj, nek pompaj pentrajhoj, blankmarmoraj balustradoj kaj rughaj muroj, kaj tie la arkitekturaj trajtoj estas pli similaj al la naturaj. Tie la koridoroj larghas nur 1.2 metrojn, ech malpli larghaj ol tiuj en la modernaj oficdomoj. Kvankam la fronta pordo de la vilao havas turon, tamen la muroj estas malaltaj.

    Imperiestro Kangxi (1662-1723 sur trono) de Qing-dinastio (1644-1911) konstruigis ekster la chefurbo modestan palacon ne pro financa malfacilo kaj shparemo, sed pro lia aparta shato de la naturaj pejzaghoj.

    La vilao estis projektita sur la fono de simpla natureco kaj la projektado asimilis malsamajn arkitekturajn metodojn kaj stilojn de la ghardenoj en suda kaj norda Chinio. En la projektado oni lerte kombinis la krudajn arkitekturajn trajtojn de norda Chinio kun la eleganta dekoracio de suda Chinio, tiel ke la vilao havas kaj la imperiestran grandiozecon kaj charmecon de la ghardenoj sude de Yangzi-rivero.

    Kvankam la Someruma Vilago estas modesta, tamen la 8 temploj ekstere de la vilao estas imponaj kaj grandiozaj. Ili akre kontrastas kun la modesta vilao, kio ja montris la ideon de la chefprojektinto Kangxi, kiu volis montri siajn arkitekturajn trajtojn en la konstruado, char en traktado de la naciaj problemoj en landlimaj regionoj la imperiestro volis anstatauigi la negativan militan kontraustaron per pozitiva paca kunekzisto. Li preferis konstrui la eksterajn 8 templojn ol konstrui la Grandan Muron. Li deziris anstatauigi la militajn konstruajhojn per religiaj konstruajhoj kun la celo defendi la landlimon kaj unuigi la shtaton. La tieaj temploj estis destinitaj chefe por akcepti gvidantojn de nacimalplimultoj kaj kontentigi ilian religian bezonon, tial la temploj estas ne nur luksaj kaj imponaj, sed iuj el ili portas la tibetan arkitekturan stilon kaj aliaj estas kombino de la hana kaj tibeta stiloj. Multaj el ili estas tegmentitaj per orumitaj kupraj tegoloj. Sole por la orumado oni konsumis 154000 taelojn da oro, kompreneble tio ne estas komparebla kun elspezo por la Granda Muro.

    La imperiestro konstruigis sian propran palacon modesta, kio celas ne nur harmoniighon kun la naturo, sed ankau reliefigon de la lukseco de la eksteraj 8 temploj. Li deziris, ke tiamaniere la gvidantoj de la nacimalplimultoj sentu, ke la suvereno estas tre modesta, sed alte taksas la nacimalplimultojn. Fakte la modesta vilao ne mallevis la grandecon de la imperiestro, sed male, firmigis lian pozicion kaj la solidarecon de la chinaj nacioj kaj unuighon de la tuta lando.