Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


Lugou-ponto

    En la sudokcidenta antauurbo de Pekino estas antikva shtona Lugou-ponto konstruita antau pli ol 800 jaroj. Ghi ghuas grandan famon pro la mondskua evento, eksplodo de la Kontraujapana Rezistmilito en la 7-a de julio de 1937. Ghi estas la plej malnova multarka shtona ponto en Pekino.

    La ponto longas 266.5 metrojn kaj havas 11 spanojn. La ponto estis farita el granito kaj la mezaj spanoj estas pli larghaj ol la flankaj. La 10 pilieroj staras sur sedimenta stratumo el sablo kaj rulshtonoj en dikeco de 9 metroj. La flankoj de la pilieroj kontrau la fluo estis konstruitaj en formo de beko por rompi glaciajn blokojn kaj moderigi la forton de torenta fluo. La bekoj estis garnitaj per triangula ferajho por gardi la pilierojn kontrau pushego de torenta fluo kun glacio.

    La ponto ghuas famon ankau pro siaj delikataj gravurajhoj. 281 kolonetoj sur la ponto estis gravuritaj je lotusa floro che la supro kaj lotusa folio che la bazo. La kolonetoj krampas inter si 279 shtonajn blokojn gravuritajn je diversaj desegnoj. La suproj de la kolonetoj estis grvuritaj je 489 leonoj en diversaj grandecoj kaj mienoj.

    Che ambau ekstremoj de la ponto staras po kvar ornamaj kolonoj en alto de 4.65 metroj, majstre gravuritaj. Krome tie staras ankau po unu kvadrata kiosko el blanka marmoro, kaj la kvar kolonoj de la kiosko estis delikate gravuritaj je drakoj. En unu kiosko staras monumento kun skribo de imperiestro Kangxi pri la rekonstruado de la ponto kaj en la alia estas steleo kun skribo de imperiestro Qianlong pri la titolo de la ponto "Matena Luno che Lugou".

    Oriente de la ponto estas urbo Wanping, kiun oni instalis antau centoj da jaroj por defendi la chefurbon. Nun la vizitantoj ankorau povas vidi la postsignojn de pafado kaj kanonado de la Kontraujapana Rezistmilito eksplodinta en la 7-a de julio de 1937. La urbo estas loko por rememorigi la historian eventon. Norde en la urbo estas Muzeo de la Kontraujapana Rezistmilito de la China Popolo, kaj oriente estas Tombejo de Martiroj de la Kontraujapana Rezistmilito. Sur la pordoturo de la urbo estas Memordomo por la Evento de la 7-a de Julio kaj Eksponejo de Antikvaj Pontoj de Chinio.