Guilin, pitoreska historia kultura urbo, situas en la nordoriento
de la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono. Lijiang-rivero fluas
de Guilin al Yangshuo, kaj ambauborde vicighas belegaj Diecai-monto,
Fubo-monto kaj monto Elefanta Rostro. Sube estas du turismaj lokoj
proksime de Guilin.
Lijiang-rivero
Lijiang-rivero
estas grava konsistiga parto de la pejzagho de Guilin. Ghi fontas
de Kato-monto kaj trafluas Guilin kaj Yangshuo.
Inter
Guilin kaj Yangshuo ghi estas dividita en tri partojn.
La
unua parto:
De
Guilin ghis Huangniu-valo. Ambauborde kontinuas urbetoj, vilaghoj
kaj kampoj. Tie la vidindaj lokoj estas monto Elefanta Rostro, miljara
banjano de Longmen kaj antikva urbeto Dawei.
La
dua parto:
De
Huangniu-valo ghis Shuiluo-vilagho. La rivero estas krampita de
kontinuoj da montoj ambauborde. Tie estas la plej bela vidindajho,
kaj tie staras multaj rokoj vekantaj liberan imagon.
La
tria parto:
De
Shuiluo-vilagho ghis Yangshuo. Ambauborde kontinuas verdaj montetoj
kun bambuaroj, forstoj, kampoj, vilaoj kaj fishistaj vilaghoj.
La
beleco de Lijiang-rivero montrighas ne nur per verdaj montoj, klara
akvo, mirindaj kavernoj kaj belformaj rokoj, sed ankau per profunda
baseno, riskoplena fluejo, fonto kaj akvofalo. Cetere la pejzagho
de la rivero shanghighas lau alterno de sezonoj. En serena tago
la montoj reflektighas en akvo, kaj en pluvo la montoj kaj rivero
estas vualitaj de nebulo.
Chiu
kubmetro da akvo de la rivero entenas 37 gramojn da sablo, tial
la akvo estas tre klara kaj fishoj en akvo klare videblaj.
Yangshuo
En
Yangshuo-gubernio trovighas pli ol 20 mil montoj en tre diversaj
interesaj formoj, kaj inter la montoj fluas 16 riveroj kaj 69 kilometroj
da riverparto trafluas Yangshuo. Ambauborde estas multaj karstaj
kavernoj kaj miljara banjano. Tie oni vidas ankau antikvajn urbetojn
kaj gravurajhojn sur rokoj.
Yangdi-digo
Surakva
turisma loko, plej bela el la vidindajhoj de Yangshuo. La vojaghlinio
longas 48 kilometrojn kaj estas vizitinda por chinaj kaj fremdlandaj
turistoj. Tie la akvo estas tiel klara, ke oni povas vidi la fundon.
Laulinie vicighas domoj ombrataj de chenoj da bambuaroj.
Pitoreskejo
en gubernia urbo
La
pitoreskejo areas 6 kvadratajn kilometrojn. Tie la natura pejzagho
harmonie kunfadighas kun la vidindajhoj kreitaj de homoj. Tie estas
Lotus-monto, Knabo-monto, surrokaj gravurajhoj en Nanshan kaj en
Lotus-kaverno, loghejo de fama china pentristo Xu Beihong, memorhalo
de Sun Yatsen k.a.
Pitoreskejo
Gaotian
Ghiaj
karakterizaj pejzaghoj estas miljara banjano kaj Luno-monto. Estas
interese, ke sur la pinto de Luno-monto estas granda ronda truo,
simila al luno. Rigardate de malsamaj lokoj, la truo montras diversajn
fazojn de la luno.
Pitoreskejo
de Yulong-rivero
La
rivero fontas en Lingui-gubernio, kun longo de 42.5 kilometroj.
La plej bela parto estas tiu inter Yulong-ponto kaj Qing'e-pramejo.
Tie estas ruinoj de konstruajhoj de Tang- kaj Song-dinastioj, tombejoj
de Han-dinastio, antikvaj arbaroj kaj klaraj fontoj. Krome tie estas
vidindaj Wuzhi-monto, ruino de antikva urbo Guiyi kaj tombejoj de
Han-dinastio.
|