Komence
de 2003 aperis multe da glaciaj "skulptajhoj" che la akvofalo
de Hukou en la meza parto de la Flava Rivero. La Hukou-a Akvofalo
mughanta en la ordinaraj tagoj nun aspektas aplombe: Akvo tondre
falas el fendoj inter diversformaj glaciaj blokoj, similaj al stalagmitoj,
kaj la disshprucantaj akveroj vidigas chielarkojn en la sunlumo
kaj sub la akvofalo formighis bela glacia ponto. Lokanoj konigis,
ke la Flava Rivero farighas klara en decembro kaj glaciighas nelonge
post tio. La glaciaj blokoj movighas lauflue de la supra parto de
la rivero, kiujn oni dispecigas por glatigi la navigacion, kaj shtopas
la akvocisternon de Hukou, tiel ke formighas diversaj mirindaj pejzaghoj.
Oni diris, ke la chi-jara konstanta malvarmo en norda Chinio glaciigis
la Flavan Riveron en 1500-kilometra parto kaj multege da glaciaj
blokoj haltis en Hukou, pro kio la akvofluo estis plej malgranda
en la pasintaj 10 jaroj.
Fotoj:--
-----
-----
-----
|