La
Monda Hortikultura Ghardeno de Kunming situas apud la pitoreskejo
nordoriente de Kunming, 6 kilometrojn distance de la urboparto.
Ghia registrigho estis aprobita de la Internacia Ekspozicia Buroo
kaj la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj. La Monda
Hortikultura Foiro '99 de Kunming estis okazigita de la 1-a de majo
ghis la 31-a de oktobro de 1999. La ghardeno konstruita por la foiro
okupas 218 hektarojn kaj konsistas el 5 eksponaj haloj, 6 fakaj
ghardenoj, 34 enlandaj subchielaj eksponaj ghardenoj, 34 subchielaj
eksponaj ghardenoj de aliaj landoj kaj internaciaj organizoj kaj
9 subchielaj eksponaj areoj de entreprenoj.
La
ghardeno inkluzivas Grandan Orangherion, Scienca-teknologian Domon,
Domon de Homoj kaj Naturo, Internacian Domon kaj Chinan Domon. La
6 fakaj ghardenoj estas tiuj por arboj, medicinaj herboj, tearboj,
miniaturaj aranghoj en vazoj, legomoj kaj fruktoj kaj bambuoj. En
la chinaj eksponaj ghardenoj montrighas eminentaj ghardenistikaj
konstruajhoj de Chinio kaj aliaj landoj. La ghardenistikaj aranghoj
de diverstipaj ghardenoj firme kunligighas kun la temo "Homoj
kaj Naturo".
En
la ghardeno kreskas 3 milionoj da vegetaloj de 2511 specoj, kovrante
76.7% de la tuta areo de la ghardeno inkluzive de 120 hektaroj da
modera deklivo kovrita de densaj vepraroj. Kaj krome sepono de la
areo estas okupita de akvo.
En
la areo de fremdlandaj eksponejoj trairas Amikeca Vojo kaj ambauflanke
estas la eksponaj areoj respektive de Azio, Europo, Ameriko, Oceanio
kaj internaciaj organizoj. La azia ekspona areo okupas 16 mil kvadratajn
metrojn, kie eksponas Japanio, Izraelio, Pakistano kaj aliaj dekkelke
da landoj, kaj la arkitekturo de la ghardenoj karakterizighas per
orient-azia, sud-azia kaj islama stiloj. En la europa areo eksponas
Francio, Nederlando, Austrio, Bulgario kaj aliaj dekkelke da landoj.
En la amerika areo eksponas Usono, Kanado, Peruo kaj aliaj landoj.
En la afrika areo eksponas Egiptio, Sudano k.a. En la oceania areo
eksponas Australio.
|