La
Imperiestra Urbo de la dinastioj Ming kaj Qing en Pekino, nome la
plej granda kaj plej kompleta china imperiestra konstruajharo kun
la Malpermesita Urbo kiel la kerno, estos chiuflanke protektata.
La
konstruado de la Imperiestra Urbo estis komencita en la 1417-a jaro
p.K. La urbo kun areo de 6.9 kvadrataj kilometroj longas 2500 metrojn
de oriento ghis okcidento kaj 2755 metrojn de sudo ghis nordo. Ghi
entenas la tutan Malpermesitan Urbon kaj inkluzivas altaron, templon
kaj imperiestran ghardenon. Chirkaue estas domoj de popolanoj. Nun
ne plu ekzistas la chirkaumuro de la malnova urbo kaj restas nur
ghiaj pordnomoj.
En
decembro de 2002 publikighis la "Projekto de Protektado de
la Imperiestra Urbo". La autoroj de la projekto elmetis proponon
al la registaro, ke ghi petu enskribi la Imperiestran Urbon en la
Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj por emfazi protektadon de la
Imperiestra Urbo.
En
la projekto la autoroj proponis rekonstrui la limsignojn de la Imperiestra
Urbo, ripari la antikvajn konstruajhojn kaj kortojn kun tradicia
gusto kaj malkonstrui altajn domojn, kiuj tute ne akordighas al
la tridimensia aspekto de la Imperiestra Urbo.
La
projekto konsilis konkretajn metodojn de protektado kaj renovigo
kaj plibonigon de la medio.
Lau
la projekto oni devas protekti Jingshan-parkon, la Imperiestran
Palacon, Zhongshan-parkon, la Kulturan Domon de Laboranta Popolo,
Beihai-parkon kaj Zhongnanhai-lagon; ripari kaj rekonstrui 2-6 areojn
da antikvaj kortoj; plibonigi la kondichojn de parto de la lokoj
dense loghataj; protekti 41 ruinojn de la chirkaumuro de la Imperiestra
Urbo kaj la altaroj.
|