La
Somera Palaco situas en la nordokcidenta antauurbo de Pekino. Ghi
estas la plej granda kaj plej bone konservata imperiestra ghardeno
de Chinio.
La
palaco estas la lasta imperiestra ghardeno kaj kutima loghejo de
Cixi, vidvino de imperiestro Xianfeng. Shi konstruis kortegan areon
en la palaco por akcepti korteganojn kaj praktiki regadon. Por diferencigi
la Someran Palacon de la Imperiestra Palaco en la urbo, oni donis
al la konstruajhoj en la Somera Palaco tegmentojn el grizaj tegoloj
anstatau tiuj el flave glazuritaj tegoloj en la Imperiestra Palaco
en la urbo. Dank' al verdajhoj, rokajhoj, florbudoj k.a. la kortega
areo harmonie unuigas la ghardenan parton de la palaco.
La
ghardeno de la Somera Palaco konsistas chefe el Wanshou-monto kaj
Kunming-lago. Antau la monto, che la bordo de la lago, estas la
Longa Koridoro, kaj sur la monto estas Foxiang-pavilono, kie Cixi
kultis budhon. La pavilono, 58 metrojn super la tersurfaco, estas
marko de la Somera Palaco. La oktagona pavilono havas 3 etaghojn
kaj 4 alerojn.
Antau
la monto estas Kunming-lago, dividita de la Okcidenta Digo en du
partojn. Sur la digo punktas 6 pontoj en diversaj formoj. Yudai-ponto
el ili estas la plej fama. Yudai en la china lingvo signifas jadan
zonon. Oni diris, ke imperiestro Qianlong kaj Cixi tre shatis ekskursi
sur la Okcidenta Digo. Tie Cixi sin alivestis sin per fishistinaj
vestoj kaj la chefeunuko Li Lianying per fishistaj vestoj kaj fotighis
kune. Sudoriente en la lago estas insulo, kaj la 17-arka Ponto kunligas
ghin kun la bordo. Sur la balustradoj de la ponto estas 544 shtonaj
leonoj en diversaj pozoj.
Chiujare
milionoj da chinaj kaj alilandaj turistoj vizitas la Someran Palacon
kaj ghi estas unu el la plej multe frekventataj turismaj vidindejoj.
En 1998 ghi estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.
|