Zhuge
Liang (181-234) estis eminenta politikisto, milita strategiisto
kaj grava pensulo en la periodo de la Tri Regnoj (220-280). Li ermite
pasigis 10 jarojn en Longzhong, Hubei-provinco. Tie li studis, kulturis
teron kaj kontaktis amikojn, vivante popolan vivon en militaj jaroj,
kio metis solidan bazon por manifestado de lia sagho en la shtata
administrado. Oni nomas la lokon lulilo de sagho. Kvankam tio okazis
antau pli ol mil jaroj, tamen la historiaj rakontoj pri lia ermita
vivo hodiau ankorau interesas la chinan popolon. Oni alte taksas
ankau lian restadejon, kiu nun farighis bela vidindajho. En la lastaj
jaroj por turisma afero la loka registaro chiujare okazigis kulturan
festivalon memore al Zhuge Liang. Multe da chinaj kaj alilandaj
turistoj venis tien por kulti lin.
Antika
arkajho
Che
la montpiedo estas shtona arkajho kun okulfrapaj chinaj ideogramoj
"Antikva Longzhong". Tio estas signo de la loko. La arkajho
el blua shtono, konstruita en 1893, estas 6 metrojn alta kaj 10
metrojn largha kun 4 kolonoj kaj 3 aleroj. La arkajho kun gravuritaj
kolonoj kaj pentritaj traboj havas multe da reliefajhoj. Belaj pejzaghoj,
homfiguroj, floroj, birdoj, fishoj kaj insektoj viglas sur la granda
arkajho. Sur la lintelo legighas grandaj ideogramoj "Antikva
Longzhong". Sur ambauflankaj kolonoj legighas versoj verkitaj
de granda poeto de Tang-dinastio Du Fu kaj sur la linteloj de flankaj
pordoj legighas chizitaj instruoj de Zhuge Liang al lia filo: "Estu
kvieta kaj ambicia, sed neniam chasu gloron kaj richajhon",
tie vidighas ankau la bildo "Du drakoj ludas globon" k.a.
La skulptajhoj revidigas la kvietajn naturajn pejzaghojn de Longzhong
kaj la ideogramoj resumis kaj laudis la meritojn de Zhuge Liang.
Templo de
Markizo Wu
Zhuge
Liang estis chefministro de Shu-regno. Lia nobela rango estis markizo
kaj la imperiestro nomumis lin Markizo Wuxiang. La posteuloj simple
nomas lin Markizo Wu.
Malantau
la arkajho kushas shtona ponto kaj post la ponto staras Templo de
Markizo Wu, unu el la plej grandaj antikvaj konstruajhoj che montpiedo
en Chinio. En la historio ghi plurfoje konstruighis kaj ruinighis.
La
hodiaua templo estis konstruita fine de Ming-dinastio (1368-1644)
kaj komence de Qing-dinastio (1644-1911). Ghi konsistas el tri partoj.
Ambauflanke de la templa enirejo kauras po unu grandega shtona leono
2 metrojn alta kun mieno serioza, fauko larghe malfermita kaj okuloj
fiksitaj antauen, kvazau majestaj gardistoj starantaj che la templo.
La templo impresas kiel historia muzeo kun spadoj, moneroj kaj inkfrotujoj
faritaj en Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.), eksponataj en vitraloj.
Meze de la korto estas fera incensujo kaj statuo de Zhuge Liang.
Sur la incensujo klare legighas versparo de fama intelektulo, kiu
resumis la grandan saghon de Zhuge Liang kaj lian lojalecon al la
shtato. Belas la statuo de Zhuge Liang, kiu kviete sidas kun anserpluma
ventumilo en la mano. Du junaj servistoj staras ambauflanke de li.
La maldekstra tenas sigelilon en la mano kaj la dekstra spadon.
En la ligna ujo che liaj piedoj estas kelke da sagoj, signoj de
ordono. Chio chi tio facile rememorigas pri la historio.
En
la korto vidighas ankau multaj statuoj de samtempuloj de Zhuge Liang
kaj surskriboj kaj chizitaj shtonajhoj de famaj modernaj homoj.
Tie prosperas osmantarbo, kiu vivis jam pli ol 400 jarojn.
Shtona
vojeto, pajla pavilono kaj sesangula puto
Okcidente
de la Templo de Markizo Wu estas shtona vojeto, kondukanta rekte
al la montosupro de Longzhong. La nedensaj herboj kovras ghian ekstremon.
Cirkulas legendo pri la vojeto: Kiam tie ermitis Zhuge Liang, li
konstruis la vojeton per shtonaj blokoj por manifesti sian saghon,
ke oni ne sciis la precizan nombron de la shtonaj blokoj. Kelke
da homoj kalkulis la shtonajn blokojn, sed la rezultoj estis malsamaj,
ech unu homo kalkulis plurfoje kaj la rezultoj de chiuj fojoj estis
malsamaj. Nun multaj turistoj obstine faras tiun simplan, sed mirindan
kalkulon por argumenti pri tio, kion la legendo rakontas. Efektive,
tio estas nur diigo de la antikva saghulo kaj la vojeto konsistas
el 285 shtonaj blokoj.
Ambauflanke
de la vojeto estas du vidindajhoj: pajla pavilono kaj sesangula
puto. La pajla pavilono situas sur teraso de altebenajho kun dorso
al la valo. La pavilono, duetagha kaj sesangula, ebligas birdan
vidon malsupren kaj tie oni povas klare vidi la pejzaghojn de Longzhong.
En iu klasika artikolo oni tiel priskribis la sesangulan puton:
Ghi trovighas en la korto de Zhuge Liang. Sed pro paso de tempo
la korto malaperis kaj la puto, postlasajho de la mastro, nun kushas
tie solece. Oni diras, ke ghi, 15 metrojn profunda kaj 2 metrojn
largha, estas fonto de la sagho de Zhuge Liang.
La
tri vidindajhoj trovighas proksime. Mi tie rigardis kaj subite en
mia imago Zhuge Liang denove aperis: li trinkas che la puto, pasumas
sur la shtona vojeto kaj diskutas kun aliaj en la pavilono pri shtataj
aferoj.
|