Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


Budhostatuo de Leshan

de BIAN JI

    31 kilometrojn oriente de Emei-monto estas urbo Leshan, kie staras Lingyun-monto apud rivero, kaj sur la rokmuro vidighas reliefo de sidanta budho.

    La budho altas 71 metrojn kaj la kapo okupas 14.7 metrojn. La frunto larghas 10 metrojn kaj la shultroj 24 metrojn. La oreloj longas 7 metrojn kaj du homoj povas stari en la oreloj. La instepo larghas 8.5 metrojn kaj sur ghi povas stari cent homoj.

    En decembro de 1996 la budhostatuo estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.

    La gravurado komencighis en 713. Lingyun-monto situas che la kunfluejo de la riveroj Minjiang, Dadu kaj Qingyi. Tie la fluo estas torenta kaj la monto estas frapata de ondoj. En pluvsezono la fluo estis pli sovagha kaj ofte okazis kunfrapigho de shipoj kontrau rokmuro de la monto. Bonzo Haitong de Lingyun-templo sur la monto decidis gravuri grandan budhon pensante, ke la detranchitaj shtonoj povos malrapidigi la fluon kaj la budho povos superregi la superakvon per sia magia povo. Li kolektis monon dum 20 jaroj. Iu loka shtatoficisto postulis de li subacheton kaj estis kategorie rifuzita. La bonzo diris: "Mi preferas detranchi miajn okulojn ol doni al vi monon!" Kaj li detranchis siajn okulojn kaj prezentis ilin al la shtatoficisto. Post forpaso de la bonzo prefekto Wei Gao kolektis laborulojn por daurigi la gravuradon. La centra registaro helpis la gravuradon per la mono kolektita kiel imposto super salo kaj kanabo. La gravurado dauris 90 jarojn.

    La giganta budho havas nevideblan akvodrenan sistemon. Sur la kapo de la budho estas 18 cirkloj da harhelikoj, kaj sur la 4-a, 9-a kaj 14-a cirkloj estas masonitaj sulkoj nevideblaj de malproksime. Ankau la kolumo kaj faldoj de vesto havas akvodrenajn sulkojn. Tiaj sulkoj trovighas ankau sur la brusto kaj maldekstra brako. Tiuj sulkoj forkondukas akvon, protektas la budhon de malsekeco kaj bone aerumas la budhon.

    Maldekstre de la budho estas zigzagaj shtuparoj kondukantaj ghis la bazo de la budho. Sur la rokmuro, dekstre de la budho estas antikva 9-zigzaga viadukto, kiu kondukas ghis la verto de la budho kaj ankau la montosupro. Tie oni povas vidi, ke la haroj de la budho estas ligitaj en 1021 helikojn. Ili estas inkrustitaj shtonoj.

    La budho estis serioze eroziita. En 1962 la registaro asignis grandan sumon da mono por ripari ghin. Poste ghi estis prenita kiel protektata shtatnivela historia restajho. Nun oni refoje faras riparadon kaj protektadon sub la direktado de la Komisiono de Mondaj Heredajhoj de Unekso kaj en- kaj eksterlandaj specialistoj.