Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

 


Rememoroj pri mia hejmloko Huizhou

Xidi kaj Hongcun

de MENG YOU

    Xidi kaj Hongcun estas la plej preferataj vidindajhoj de la chinaj turistoj. La du vilaghoj situas en Yixian-gubernio de Anhui-provinco. Tie estas 3600 antikvaj domoj punktantaj en montoj. En la 30-a de novembro de 2000 la du vilaghoj estis enskribitaj de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.

    En tiuj vilaghoj loghas multaj familioj Hu. En Xidi oni povas vidi lintelojn kun skribo "Familio en Paradizo".

    Hongcun havas reton da kanaloj kaj novlunan basenon che fonto. Oni diris, ke la vilagho havas formon de bovo, nome la baseno signifas stomakon de la bovo, monto formas la kapon, kaj arboj sur la monto estas kornoj, la domoj estas la korpo kaj la pontoj estas la piedoj.

Antikva Strato de Tunxi
Arkadoj de Tangyue