Dek
kilometrojn for de la gubernia urbo Dunhuang en la provinco Gansu
estas vojkrucigho. Tie tabulo kun la surskribo "La Kavernaro
Mogao, Grava Kultura Unuo Protektata de la Shtato indikas la vojon
suden al malgranda oazo kushanta en dezerta areo inter du montoj,
kun vicoj da verdaj arboj. Aro da interligitaj kavernoj konataj
kiel la Kavernaro Mogao kaj ankau alinomataj la Kavernoj de Mil
Budhoj, kushas tie en la krutajho che la piedo de la monto Mingsha
kaj prezentas al transdezertaj vojaghantoj imponan pejzaghon.
Budhismo
estis enkondukita en Chinion el Hindio lau la antikva Silka Vojo
dum la regado de imperiestro Mingdi (58-75 sur la trono) de la Orienta
Han-dinastio (25-220). En la Okcidenta kaj Orienta Jin-dinastioj
(265-420), budhismo kaj budhisma arto prosperighis. Temploj, monahhejoj
kaj kavernoj, interalie la Kavernaro Mogao, aperis laulonge de la
Silka Vojo. Ekde la kvara jarcento tiuj kavernoj farighis sanktejo
por budhisma pilgrimado. Ili, kreitaj dum periodo de mil jaroj,
artisme kaj vivece bildigas la socian vivon kaj produktan aktivadon
de la popolo en tiuj antikvaj tempoj.
Dum
jarcentoj la kavernojn, admirinde projektitajn kaj desegnitajn,
damaghis kaj la naturo kaj homa rabado. Multaj el ili enfalis, kaj
jam antau 1949 la loko dezertighis.
La nova
Chinio donis al la Kavernaro Mogao riparadon kaj protektadon, kaj
per tio ilin multe rebriligis. En 1963 oni fortikigis la eksterajn
murojn de la kavernoj, subtenigante la malkompaktan sablecan rokon
per ferbetona kolonaro, kaj aldone konstruis kvar-etaghan trairejon.
De
sur la plej alta etagho oni povas vidi la tutan panoramon de la
1600-metra kruta rokmuro kaj la nau-etagha turo elstaranta en la
mezo de la restantaj 492 kavernoj. Deko da konstruajhoj, en kiuj
trovighas la Kultur-Esplora Instituto de Dunhuang, chirkauas grandan
korton kushantan tuj malsupre de la kavernoj.
Chiuj
kavernoj interligighas per trairejoj kaj estas markitaj per la dato
kaj dinastio de sia elhakigho. Ili prezentas kompletan kaj kronologian
bildon pri la disvolvigho de la budhisma arto ekde la Orienta Jin-dinastio,
tra la dinastioj Sui, Tang, la Kvin Dinastioj, Song- kaj Yuan-dinastioj
- dum preskau mil jaroj.
Pentrajhoj
el diversaj periodoj kovras la murojn kaj plafonojn de la kavernoj,
chiu lau sia propra stilo. La freskoj en la kavernoj elhakitaj en
la Norda Dinastio (386-581) priskribas gravajn okazajhojn en la
vivo de Shakjamunio, princo de Nepalo kaj la fondinto de la budhismo,
lian iluminighon kaj aliajn religiajn okazajhojn. Kompleksajn rakontojn
oni pentris per serio da bildoj, au ech per unuopa bildo. Okulfrapa
trajto de la pentrajhoj en tiu periodo estas ilia emfazo pri la
homo en la komponajho. En ili superregas homaj figuroj, kiuj estas
pli grandaj ol fonaj objektoj.
En
la Kavernaro Mogao la freskoj de Tang-dinastio estas en la plej
alta artisma perfekteco de tiu periodo. En ili la formo, spirito
kaj koloroj estas tiel harmonie aranghitaj, ke ili elmontras multe
pli tipan chinan stilon, ol tiuj de pli fruaj tempoj. Alivorte,
ili liberighis el la malheleco de la pli fruaj pentrajhoj, estas
imponaj en komponado kaj brilhelaj en kolornuancoj.
Unu
el la freskoj de Tang-dinastio montras laikan budhanon parolantan
kun bodisatvo pri la principoj de la budhisma instruo. Inter la
grandnombraj auskultantoj estas majeste sintenanta imperiestro akompanata
de aro da eunukoj kaj oficistoj, kaj ankau komercistoj el centra
kaj okcidenta Azio, chiu en sia nacia vesto. En la fono vidighas
urbaj konstruajhoj, super kiuj flirtas chieluloj kun longaj silkaj
rubandoj. Por bildigi la religiajn rakontojn antikvaj artistoj realisme
cherpis materialojn el la chiutaga vivo.
Kvankam
oni ne povas artisme paraleligi la freskojn pentritajn post la Kvin
Dinastioj (907-960) kun tiuj de Tang-dinastio, inter ili tamen trovighas
nombro da majstrajhoj. Unu estas la tri metrojn alta portreto de
Li Shengtian, ujgura regho de Yutian* en Xinjiang. Alia estas la
bildo de la montaro Wutai de supre rigardata: reliefa mapo, kiu
altas je kvin metroj kaj larghas je 13.5 metroj. Sur tiu chi plej
granda fresko en la kavernaro, oni povas vidi chirkau 170 konstruajhojn
kaj scenojn de montgrimpado, transportado, fabrikado de terkulturaj
iloj, muelado ktp.
Same
kiel la freskoj, rimarkindaj estas la kolorigitaj statuoj en la
Kavernaro Mogao, precipe tiuj el Tang-dinastio. Tie trovighas 33
metrojn alta statuo de Budho kaj figuroj de bodisatvoj en grandeco
lauvice de veraj homoj ghis dek centimetroj.
La
senkompata vetero tra jarcentoj kauzis enfalojn inter la kavernoj,
kaj preskau chiu reghima shangho en tiu longa tempo rezultigis al
ili damaghon. En 1900 oni malkovris la kashitan monahhejan bibliotekon.
Tamen, en la sekvaj jaroj averturistoj el imperiismaj landoj forprenis
grandan nombron da antikvaj skribrulajhoj, manuskriptoj, brodajhoj
kaj ech kelkajn el la plej delikataj freskoj kaj kolorigitaj statuoj.
Malgrau
la ruinigo 45 mil kvadrataj metroj da freskoj kaj 2300 kolorigitaj
statuoj ankorau restas kiel grandvalora heredajho. La seka klimato
kaj la apliko de mineralaj pigmentoj multe helpis konservi la statuojn
kaj freskojn, tiel ke iliaj koloroj restas same freshaj kiel ili
estis antau mil jaroj. Nun oni aplikas pliajn rimedojn por la konservado;
ekzemple, la humideco de la muroj estas zorge kontrolata, kaj oni
surshmiras specon de shirma gluo, kie necesas. Oni jam sukcesis
malhelpi la deskvamighon de la artajhoj kaj riparis kaj fortikigis
la statuojn, kiuj tion bezonis.
Kaverno
n-ro 220 estis elhakita en la jaro 643 en Tang-dinastio kaj prenita
kiel budhisma kultejo dum tricent jaroj tra la Kvin Dinastioj kaj
Song-dinastio (960-1279). Antau kelke da jaroj, kopiante freskon
el Song-dinastio en la koridoro, artistoj eltrovis pli fruan pentrajhon
el la Kvin Dinastioj sub dika argila tavolo portanta la Song-dinastian
artajhon. Char en la koridoro estis spaco suficha por ambau freskoj,
do oni sendifekte formovis la eksteran pentrajhon por malkovri la
kashitan. La koloroj kaj surskribo sur la nove trovita fresko estis
tiel freshaj kiel sur nova fresko, kaj tuj apud ghi oni trovi alian
ankorau pli fruan freskon kun surskribo el la malfrua Tang-dinastio.
La kavernoj
de Dunhuang, inter kiuj la Kavernaro Mogao konsistigas la chefan
grupon, estas gravaj ne nur pro ilia arta valoro. Ili vivece vidigas
aspektojn de la socia vivo en diversaj historiaj periodoj kaj la
amikan interrilaton inter Chinio kaj aliaj landoj. La grandvaloraj
historiaj materialoj donitaj de la kavernoj vekis grandan intereson
che historiistoj, arkeologoj kaj studantoj pri religio kaj arthistorio.
___________
* Yutian: antikva regno en la regiono de la nuna Hetian en la Xinjiang-a
Ujgura Autonoma --------------------------Regiono.
|