Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 


 

 


La Mauzoleo Dingling - subtera palaco

    Imperiestro Wanli* de Ming-dinastio£¨1368-1644£©, kiu regis de 1573 ghis 1620, komencis la konstruadon de sia propra tombo, kiam li estis 22-jara. La laboro dauris ses jarojn kaj kostis ok milionojn da taeloj da arghento. La imperiestro donis festenon en sia propra cherkejo por soleni la finkonstruon, kaj post tridek jaroj li estis enterigita tie en pompaj ceremonioj.

    La tombo de imperiestro Wanli estis prifosita en 1958 kaj ekde tiam estas malferma al la publiko kiel subtera muzeo.

    Dingling estas unu el la 13 imperiestraj tomboj de Ming-dinastio kaj situas proksimume 50 kilometrojn nord-okcidente de la urbocentro de Pekino. Ili havas la popularan nomon Ming-Mauzoleoj au la Dek Tri Mauzoleoj. La tomboj dise kushas en baseno kun areo de chirkau 40 kvadrataj kilometroj. La tutan valon shirmas monteghoj che la oriento, okcidento kaj nordo, dum pasejo che la sudo havas la formon de klarionbusho.

    Al la Ming-Mauzoleoj kondukas speciala shtonpavimita vojo longa je sep kilometroj. Ghi komencighas per tre impona arkajho el skulptita blanka marmoro starigita en 1540, vere rara relikvo de Ming- kaj Qing-dinastiaj shtonskulptoj. Proksime staras shtontabulo kun anonco, ke enirontoj dechevalighu kaj piediru. Al ordinaraj popolanoj estis malpermesite iri preter la arkajhon, kaj malobeinton oni punis ech per mortigo. La vojo antauen estas garnita de gigantaj shtonstatuoj, el kiuj estas 24 statuoj de leonoj, kameloj, elefantoj, chevaloj kaj mitaj bestoj kaj 12 statuoj de generaloj kaj ministroj. Chiu estis skulptita el unuopa roko.

    Dingling konsistas el surteraj konstruajhoj, kies granda parto jam ruinighis, kaj la subtera palaco. Svelta turo el skulptita shtono, nomata Animo-Turo, entenas grandan shtonshildon surskribitan per la postmorta titolo** de imperiestro Wanli. Tuj malantaue estas la tomba teramaso, 230 metrojn largha en la diametro, plantita per malghojaj pinoj kaj chirkauita de masiva brikmuro sepcent metrojn longa kun dentaj parapetoj. Chi tiu teramaso nomighas Valorega Citadelo. Sub ghi estas la mamuta tomba chambro, la Subtera Palaco, por teni la korpon de la imperiestro post lia morto.

    Antau 1956 preskau nenion oni sciis pri ghia strukturo. Kvankam kelkaj trairejoj kondukis al la subtera palaco, ili chiuj estis fermitaj kaj kovritaj per tero kaj shtono. Multaj esploradoj faritaj de arkeologoj fine vershis lumon sur la tombon. Estas malfacile imagi kiel la chefa enirejo estis trovita kaj malfermita sen detruo al ech unu konstrushtono de la chambro.

    Malsuprenirinte shtonshtuparon ghis 27 metrojn sub la surfaco, oni alvenas al la chefa enirejo de la subtera palaco. Tie estas riche skulptita portalo kun duklapa pordego el marmoro. Chiu klapego, hakita kaj skulptita el unuopa plato da blanka marmoro, pezas kvar tunojn kun alteco de 3.3 metroj kaj largheco de 1.7 metroj. La masiva pordego estis inghenie fermita je la enterigado per "memaga shtono" malantau chiu pordoklapo. La fermado de la pordego automate faligis la shtonon en kavon ghuste sub elstarajho che la malantauo de chiu pordoklapo, kio malebligis pluan malfermon de ghi.

    La subtera palaco konstruighis entute el shtono, kun arkforma plafono sen kolonoj au traboj. Estas tri chambroj en vico: la Antauchambro, la Ofera Chambro kun aldonaj salonoj ambauflanke kaj la Enteriga Chambro mem. La Antauchambro estas senmebla.

    La Ofera Chambro, 32 metrojn longa kaj ses metrojn largha, havas en la malantauo la trian pordegon, kiu kondukas al la Enteriga Chambro. En la antauo de tiu chambro estas tri tronoj el blanka marmoro. La meza trono kun la dorso kaj flankoj kun altreliefe skulptitaj drakoj estis por la imperiestro, kiu post la morto estis flankita de du imperiestrinoj sur tronoj kun skulptitaj feniksoj. Fronte al chiu trono estas kompleto da kvin altajhoj kaj largha blua-blanka porcelana poto kun oleo kaj mecho, kiu supozeble brulus kaj eligus "eternan lumon". Mezvoje de la flankmuroj estas simplaj arkformaj pordoj, kiuj kondukas al la flankchambroj. Tiuj chi entenas shtonkushejojn altajn je 40 centimetroj, evidente por loki cherkojn. Che la fino de la aldonaj salonoj estas shtonpordoj, ankau kun "memagaj shtonoj", preter kiuj estas volba koridoro kondukanta nenien, char la pordoj estis blokitaj. Chinaj arkeologoj kredas, ke tiuj "malantauaj pordoj" estis destinitaj por la enterigo de la du imperiestrinoj, se ili estus mortintaj post la imperiestro, kies restajhon oni ne devus gheni. Fakte ambau imperiestrinoj mortis antau imperiestro Wanli kaj iliaj cherkoj lokighis apud la lia.

    La tri rughlakitaj cherkoj kushas unu apud la aliaj sur shtonplatajhoj en la Enteriga Chambro, la plej granda kaj chefa parto de la tombo. La cherko de la imperiestro estas en la mezo kun la Unua Imperiestrino che lia maldekstro kaj la Dua Imperiestrino che lia dekstro. Efektive trovighas ses cherkoj, char chiu el la tri kadavroj okupas du, unu interne de la alia. En la mallarghaj spacoj inter la tri cherkokompletoj estas du paroj da vazoj kaj tri kestoj, kiuj origine entenis lignan imperiestran sigelon kaj lignajn tabulojn, sur kiuj estis registrita la prezento de postmorta titolo al la imperiestro. Estis ankau fera kasko ornamita per oro kaj juveloj, kompleto da kiraso, glavo, pafarko kaj ferpintaj sagoj.

    Maldekstre kaj dekstre de la cherkoj estas 23 kestoj, en kiuj kushis lignaj statuetoj, virinaj kapvestoj ornamitaj per oraj feniksoj kaj juveloj, lignaj sigeloj kun postmortaj titoloj de la imperiestrinoj, jadaj zonoj, jadpendajhoj sur fadenoj, roboj, shuoj kaj kompleto da oraj manghbastonetoj, kuleroj, tasoj kaj lavpelvoj. Ankau sur la platajho estis lignaj modeloj de portoseghoj, kaleshoj, lancoj, pafarkoj kaj sagoj, flagstangoj kun silkaj standardoj kaj diversaj aliaj objektoj uzataj en imperiaj procesioj.

    Kiam oni malfermis la cherkon de la imperiestro, vidighis nur silka mortotuko, jada taso kaj jada pelvo kun ora kovrilo. Zorgema formovo de tuko malkashis pliajn trezorojn, inter kiuj estis imperiestra krono. Ghi estas el la plej rafinita ormasharo, kufoforma, alta che la nuko kun du "flugiloj" elstarantaj kaj ornamita dorse per du volvighantaj drakoj ludantaj kun flamanta perlo. Tiu chi estas la nura imperiestra krono ghis nun elfosita en Chinio.

    El imperiestro Wanli la nuraj restajhoj estis haroj kaj ostoj. Li portis barbon kaj liaj longaj haroj formis hartuberon sur la supro de la kapo fiksitan per longaj oraj pingloj. La "drako-robo" kun longaj larghaj manikoj, en kiu li estis enterigita, ne tiel bone konservighis kiel alia simila metita en la cherkon. Rulajhoj da silko, portantaj la daton kaj la nomojn de la lokoj de fabrikado, la teksistoj kaj kontrol-oficistoj, formas liajn litajhojn. Chio havas brile luksajn desegnojn, grandparte teksitajn per orfadenoj. La cherkoj de la du imperiestrinoj entenis feniksokronetojn kaj aliajn kapvestojn, bronzajn spegulojn kaj orajn skatolojn kun kosmetikajhoj kaj tualetajhoj. La kronetojn ili portis dum grandaj ceremonioj. Chiu "feniksokroneto", ankau farita el rafinita ormasharo kaj ornamita per drakoj kaj feniksoj, estas inkrustita per pli ol cent gemoj kaj kvin mil perloj.

    La plejparto el la tri mil relikvoj estas nun elmontrata al la publiko en la ekspoziciejoj de la Muzeo Dingling. Milionoj da vizitantoj el Chinio kaj eksterlando vidis chi tiujn imperiestrajn trezorojn ekde la malfermo de la Muzeo en 1959.


* Wanli (1563-1620): imperiestro de Ming-dinastio. Li shatis konstruigi palacojn, mauzoleon k.a. --------anstatau zorgi la shtatajn aferojn.
** Postmorta titolo: honora titolo donita al mortinta imperiestro au altrangulo en la antikva feuda ----------Chinio.